Kastelo Berka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Berka

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 2′ 35″ N, 10° 23′ 2″ O (mapo)51.043110.3839Koordinatoj: 51° 2′ 35″ N, 10° 23′ 2″ O (mapo)
Kastelo Berka (Turingio)
Kastelo Berka (Turingio)
DEC
Kastelo Berka
Kastelo Berka
Situo de Kastelo Berka
Kastelo Berka (Germanio)
Kastelo Berka (Germanio)
DEC
Kastelo Berka
Kastelo Berka
Situo de Kastelo Berka
Map
vdr

Kastelo Berka (germane Schloss Berka) troviĝas en la centro de la uestturingia komunumo Berka vor dem Hainich, en Germanujo. Temas pri monumentprotektitaĵo kaj sidejo de la komunuma administrado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Akvokastelo[redakti | redakti fonton]

Jam en la 12-a jarcento endokumente menciitis kavaliro Lupoldus von Berge kaj en 1196 Burchard kaj Hartmann von Creuzburg nomitis grundarposedanto en Berka vor dem Hainich kaj Bischofroda. Tiuj burgaj viroj de la ludovikidoj tra kvar jarcentoj regis kaj konsideratas konstruintoj de akvokastelo ĉe la okcidenta komunuma radno, de la antaŭula konstruaĵo de la nuna kastelo. En 1351 la familio de Creuzburg ricevis novigitan enfeŭdigleteron pri Berka kaj Bischofroda. Pluraj branĉoj dinastietaj evoluis inter kiuj iĝis plej gravaj la bischofsroda-a linio.[1]

Post malfacilaj tempoj kaj detruoj en la Tridekjara milito kaj post granda fajro en la jaro 1650-a restis de la akvokastelo nur larĝa fosaĵo kun alfluo de Lauterbach-rojo kaj fundamentaj muroj. La tiama havanto Friedrich Albrecht von Creuzburg ŝokitis tiom ke li forpasis en 1654.

Novkonstruo kiel landa kastelo[redakti | redakti fonton]

Heredis la tuton la familio von Döhlen, kiu surloke jam estis akirinta unu bienon. Ili igis laŭpaŝan rekonstron en la stilo de landa kastelo.[2]

La sekvanta posedanto konata estis Zacharias Prueschenck von Lindenhofen , bofilo de la antaŭe menciita kavaliro Friedrich Albrecht von Creuzburg. Prueschenck estis unu el la plej riĉaj administradoficistoj en la Duklando Saksio-Eisenach stariganta sur la placo de la malkonstruita antaŭburgo modernan bienon. En la 18-a jarcento ankaŭ la interno pluforje alikonstruitis.[3]

Alikonstruo klasikisma[redakti | redakti fonton]

Post 1800 aĉetis la ajzenaĥa tekstilfabrikanta familio Eichel la tuton kiu krome gajnis la grafajn rajtojn. La novaj posedantoj estis riĉegaj kaj ordonis alkonstruon historiismon.[4] Danke al aĉeto de novaj bienoj kaj areoj la havaĵoj de la Eichel-oj en Berkaj kreskis je grandeco de ĉ. 740 hektaroj, el kiuj en la 1934- a jarco oni forcedis ĉ. 300 hektarojn por armea spaco de ĉe Künkel: tiu ĉi teritorio estas hodiaŭ kerna zono de la Nacia Parko Hainich. En 1945 la komunistoj eksproprietigis la grundposedantojn kaj la kastelo iĝis provizora loĝejoj por forpelitaj germanoj. En la malfrua 20-a jarcento malutiligo adekvata kondukis al kromaj perdoj de domaj kaj la remizoj kaj staloj anstataŭigitis fare de la loka kolĥozo per modernaj ekonomiiejoj komunumrande.[5] Dum la GDR-tempo uzis la kastelan areon jam la publika mano ĉar tie ĉi troviĝis la urbodoma adthumbstradujo; sur la grundo eosten najbaranta konstruitits modernaj loĝejoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vido de sudo
Kastela korto
Ankoraŭ nerestaŭritaj ekonomiejoj
Jam restaŭritaj ekonomiejoj

La en sia konstruhistorio ofte pligrandigita kaj " modernigita" ensemblo postiras ĝis la kvazaŭ tute en 1650 brulkonsumiĝinta burgo; la masivaj senpucaj fundamentaĵoj el kalkŝtono kaj barelvolbo interne estas la plej malnovaj partoj ĝiaj. De la renesance farita landkastelo de la Döhlen-oj nur malpucaj partoj konserviĝis. La hodiaŭa kastelo fundamente novigitis laŭ historiisma stilo en al 19-a jarcento kiam estiĝis ankaŭ la kolona halo antaŭ la ĉefa enirejo. Ĉe la veterflanko protektitis la malpuca trabfakaĵo (ĉefa ejo) per brika haŭto kontraŭ troa malsekiĝo. Tiam restis en la salonego kelkaj rokokaj stukaj dekoracioj.[6] La intertempe malfunkcia akvofoso surŝutitis sude, norde kaj okcidente kun samtempa plantado de arboj. Apartenas al la kstelo ankaŭ la antaŭa bieno kun ĉevalejoj, garbejoj, deponejoj kaj aliaj ekonomiejoj: ankaŭ tie ĉi nur malmulto konserviĝis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erich Hohmann: Chronik von Bischofroda. Ĉe: Thüringer Museum Eisenach, Archiv. Maschinenschriftliche Fassung (o.J.) Blatt 1
  2. H. Helmboldt Berka vor dem Hainich In: Lehfeldt, Paul/Voss, Georg (eld.): Bau- und Kunst-Denkmäler Thüringens. Heft XL. Jena 1915, p. 386 ss.
  3. Herbert Koch: Zacharias Prueschenck von Lindenhofen. Familiengeschichtliche Nachträge. Ĉe: Thüringer Fähnlein, Monatshefte für die mitteldeutsche Heimat, 4. JG. Heft 4, April 1935, p. 253–254
  4. H. Helmboldt Berka vor dem Hainich In: Lehfeldt, Paul/Voss, Georg (Hrsg.): Bau- und Kunst-Denkmäler Thüringens. Heft XL. Jena 1915, p. 386-387
  5. Rainer Lämmerhirt: Das Gutshaus in Berka vor dem Hainich. In: Werratal-Nachrichten. 10 Jg. Heft 23/11.6.1999. p. 12–14
  6. H. Helmboldt Berka vor dem Hainich Ĉe: Lehfeldt, Paul/Voss, Georg (eld.): Bau- und Kunst-Denkmäler Thüringens. Heft XL. Jena 1915, p. 389

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gemeindeverwaltung Berka v.d.H. (eld.): Berka vor dem Hainich. Ein geschichtlicher Überblick, eldonejo Frisch, Eisenach 2002
  • Fritz Rollberg: Zacharias Prueschenck von Lindenhofen und auf Berka vor dem Hainich Ĉe: Thüringer Fähnlein, Monatshefte für die mitteldeutsche Heimat, 3. JG. Heft 3, marto 1934, p. 186–192

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Berka en la germana Vikipedio.