Kastelo Grimberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Grimberg
akvokastelo • pereinta konstruaĵo [+]

LandoGermanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio
Koordinatoj51° 32′ 42″ N, 7° 7′ 31″ O (mapo)51.54517.12539Koordinatoj: 51° 32′ 42″ N, 7° 7′ 31″ O (mapo)

Kastelo Grimberg (Nordrejn-Vestfalio)
Kastelo Grimberg (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Map
Kastelo Grimberg
Vikimedia Komunejo:  Schloss Grimberg [+]
vdr
Kastelo Grimberg kun kapelo en 1908

Kastelo Grimberg estis akvokastelo en Bismarck, urboparto de Gelsenkirchen, ĉe la urbolimo kun Herne-Wanne.

La kastelo estis konstruita en 1317 kiel akvokastelo. Ĝi servis kiel fortikaĵo de la grafoj de Mark kontraŭ Feŭdo Recklinghausen kaj lokis ĉe la rivero Emscher kaj la rivereto Hüller Bach, kiu ankaŭ nutris la fosaĵojn de la kastelo. Ĝi subdividiĝis en antaŭ- kaj suprokastelo, kio estas tipa por ĉi tiu regiono. Pli malfrue oni novigis ĝin unue laŭ renesanca kaj finfine en la 18-a jarcento laŭ baroka stilo. La interna elkonstruo estis verko de la arĥitekto Johann Conrad Schlaun.

La konstruo de la Rejn-Herne-Kanalo kaj de la Haveno Grimberg treege difektis la kastelon. En 1908 la minasocio de Minejo Unser Fritz aĉetis la kastelon, kiu estis ruinigita dum la Dua Mondmilito. Die Reste der Burg wurden En 1961 oni malkonstruis la restaĵojn de la kastelo ĝis la fundamentaj muroj.

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Kastelokapelo Grimberg kun portalo (nuntempe Kastelo Herten

En 1908 la kapelo estis malkonstruita ĝis la fundamentaj muroj kaj rekonstruita antaŭ auf die Kastelo Herten. En la 1960-aj jaroj oni tie ankaŭ enigis la portalon de Kastelo Grimberg.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]