Kastelo de Erdőtarcsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa foto pri kastelo de Erdőtarcsa

La Kastelo de Erdőtarcsa (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Szentmiklóssy–Kubinyi [sentmiklOŝi-kubinji]) estas baroka kastelo (nun hoteleto) en vilaĝo Erdőtarcsa.

Aerfoto pri kastelo de Erdőtarcsa

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo (kun mansardo kaj keloj) estis konstruita en la malfrua 18-a jarcento fare de familio Szentmiklóssy. Baldaŭ familio Kubinyi havis la kastelon, ili loĝis ene ĝis 1944. Post la 2-a mondmilito en la kastelo la lernejo funkciis. Post longaj jaroj la nova posedanto estis Hungara Scienca Akademio, post la renoviĝo la kastelo estas ripozejo de la akademianoj, tamen foje ankaŭ turistoj tranoktiĝas.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Vido al la kastelo

La brikoforma kastelo situas sola en parko. Estas interese, ke oni povas rekte iri al la ĝardeno ne nur el la teretaĝo, sed ankaŭ el la etaĝo sen ŝtuparoj laŭ ponto. La solvo estas tio, ke parto de la ĝardeno estis altigita per grundoj. La alvenintoj komence vidas nur teretaĝan kastelon (vidu la larĝan foton!), nur en la proksimeco estas videbla jam la teretaĝo. La fasado estas simetria, meze estas la ĉefenirejo, kiu iomete reliefas. Pli supre ĉe la tegmento estas timpano. Interne la sola forno restis en la ĉefĉambro]] sur la etaĝo.

Apud la kastelo estas po unu oklateraj gardistaj pavilonoj (kun mansardoj), tie finiĝas la altigita ĝardeno.

Fontoj[redakti | redakti fonton]