Kastelo de Fáy (Sáta)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kastelo de Fáy en Sáta estas historia monumento en vilaĝo Sáta. Tiu kastelo tre similas al Kastelo de Bánhorváti.

Aerfoto pri la kastelo de Fáy en Sáta

Historio[redakti | redakti fonton]

La loka bienulo konstruis etaĝan kastelon en la 1730-aj jaroj. La lasta privata posedanto estis familio Fáy, tial lia nomo restis nomdonanto de la kastelo. Dum la longa historio pluraj trakonstruoj okazis, la plej gravan ĝuste tiu Fáy. En 1952 la kastelo estis ŝtatiĝita, poste ĝis 1993 ŝtata infanhejmo funkciis ene. Baldaŭ la kastelo estis vendita, samtempe neuzita, tamen la tegmento estis perfekte riparita.

Aerfoto pri la kastelo de Fáy en Sáta

Kastelo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kvarangula kastelo situas sola en mezo de la vilaĝo ĉe deklivo de monteto, sed ĉirkaŭita per parko, kvazaŭ korto, ĝardeno, agrikultura kampo. La fasado estas simetria, la meza parto kun la enirejo iomete reliefas. Same reliefas la du anguloj, kie kvadrataj, jam duetaĝaj turoj estas videblaj. En la malantaŭa parto el la unua etaĝo al la alia konstruaĵo estas ponto, praktike kovrita koridoro. Tie estis iam la kuirejo, manĝejo kaj aliaj servaj ĉambroj.

Vidu la videon[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.