Kastelo de Bánhorváti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Bánhorváti (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Platthy [plati] estas baroka historia monumento (interne hotelo) en Hungario, en proksimeco de Bükk, en vilaĝo Bánhorváti.

Enirejo de la kastelo en Bánhorváti

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis jam nobela domo konstruita en la 16-a jarcento. Familio konstruis la kastelon nun videblan en 1752. En la fruaj tempoj ankaŭ impona parko estis kreita, ĝi nun estas protektata. Posedantoj de la kastelo ofte ŝanĝiĝis, tamen la origina nomo ne ŝanĝiĝis. En la 19-a jarcento tiu loko estis literatura centro, kie babiladis ekzemple Mór Jókai, Mihály Tompa, János Arany, Ferenc Kazinczy, Lajos Kazinczy, Gábor Kazinczy (politikisto). Dum la socialismo la kastelo konstante estis feriejo de laboristoj, komence la konstruaĵo apartenis al trusto pri minado, poste al la arbaristoj, ekde 1975 al municipo de Mezőtúr. Depost la socialismo la domego estas privata posedaĵo kaj la kastelo funkcias kiel hotelo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Fasado de Kastelo de Bánhorváti

La unuetaĝa kastelo situas en la parko. Ĝi formas proksimume kvadraton, sed en la anguloj kvadrataj turoj altiĝas, kiuj disfrakas la geometrion. En mezo de la fasado funkcias la enirejo, pli supre granda nobela blazono estas videbla, la plej supre timpano kun blazono situas. Malantaŭ la timpano mansardo troviĝas. Interne la meza ĉefmuro estas preskaŭ 2 metrojn larĝa, ĉar interne troviĝas kaŝita ŝtuparejo. Dum la historio estis alkonstruitaj flankaj teretaĝaj loĝejoj kun koridoro.

En la ekstera muro oni metis memortabulon en 1994 pri Gábor Kazinczy, kiu vivis tie longe. En la parko troviĝas akacio pli ol centaĝa kaj kaŝtano ligita al Mór Jókai.

Fontoj[redakti | redakti fonton]