Kastelo de Lovasberény

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Lovasberény (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Cziráky [cirAki]) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Lovasberény.

Kastelo de Lovasberény
Aerfoto pri la kastelo en Lovasberény

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko la unua domego estis konstruita en la 15-a jarcento. En 1698 grafo renovigis ĝin, krome li konstruis apude kapelon. En 1730 familio Cziráky akiris la kastelon kune kun la plena bieno. Inter 17631767 la kastelo estis renovigita, post jardeko la interna ornama korto estis kreita. La nuna klasikisma formo kreiĝis inter 18041810 fare de Antal Mózes Cziráky, samtempe kun la parko. Novaj aloj estis konstruitaj en 1850 laŭ planoj de Miklós Ybl. Plena renoviĝo okazis en 1943. Dum la socialismo la loka kolĥozo profitis la kastelon, tiutempe granda parto de la parko neniiĝis. Ekde 1996 malrapida renoviĝo okazis.

La portiko

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo situas sola en rando de la vilaĝo, la kapelo kaj kelkaj kastelopartoj situas aparte, sed proksime. La fasado estas simetria, meze situas la portiko kun la ĉefenirejo. 4 kolonoj portas la timpanon.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko kun lago kaj montetoj estis kreita kiel pejzaĝa parko laŭ planoj de Antal Mózes Cziráky.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Interno de la kapelo