Kastelo de Rábapaty

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Rábapaty estas historia monumento, nuntempa lernejo en Hungario, en vilaĝo Rábapaty (pli frue ĝis 1974 la loknomo estis Alsópaty). La kastelo estis konata ankaŭ pri la iama posedanto Felsőbüki Nagy.

Kastelo-lernejo de Rábapaty
Aerfoto pri la lernejo en Rábapaty

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri la konstruo mankas informoj, fonto mencias la 1780-aj jarojn. Onidire la konstruaĵo havis rolon en komploto de Wesselényi, ja la kastelo tiam estis posedaĵo de familio Nádasdy. Post la komploto familio Esterházy ricevis ĝin. La baldaŭa posedanto estis la menciita Felsőbüki Nagy post aĉeto. En la 1880-aj jaroj signifa trakonstruo okazis. Depost la 2-a mondmilito ŝtatiĝo okazis, alivorte la ŝtato forprenis ĝin. Ekde 1948 la kastelo estas kontinue lernejo de la vilaĝo. Ekde 1972 tie lernas ankaŭ la lernantoj de Jákfa. En 1986 oni konstruis alon. En 1996 la lernejo prenis la nomon János Arany.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo kun mansardo situas sola kune kun la menciitaj alkonstruitaj alo en la iama parko. La kastelo mem estas simetria, sed la pli nova alo troviĝas dekstre. Tamen estas escepto en la simetrio, anstataŭ fenestro estas plia pordo. Meze funkcias la ĉefenirejo, meze en la etaĝo 5 arkadoj estas videblaj. La L-forma alo kaj la kastelo estas ligata per koridoro. En la etaĝa alo troviĝas halo kun 6 lernoĉambroj. Interne grandparte restis la stukoj.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estis kreita same en nekonata tempo. Ĝi estas ankaŭ nun zorgata. Restis origina dometo por puto. La necesaj lernejaj sportejoj havas lokon en la parko. Estas loko ankaŭ por busto pri János Arany.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.