Kastelo de Széchenyi (Gencsapáti)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Gencsapáti (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Széchenyi [sEĉEnji]) estas unu el la kasteloj, ankaŭ historia monumento en Hungario, en meza parto de vilaĝo Gencsapáti (iam en Gyöngyösapáti).

Aerfoto pri kastelo de Gencsapáti

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 16-a jarcento en tiu loko estis konstruita burgo kun 12 ĉambroj. Baldaŭ familio Széchenyi akiris ĝin. En la 1820-aj jaroj la burgo iĝis klasikisma kastelo, post fino de la jarcento ĝi denove estis trakonstruita. En la frua 20-a jarcento diversaj aliaj familioj havis la kastelon, la plej konata posedanto estis grafo Albert Apponyi. Ekde 1935 la kastelo estis feriejo de oficiroj. Komence de la 2-a mondmilito polaj rifuĝintoj vivis tie. Ekde 1956 orfejo funkciis en la kastelo. Depost la socialismo firmao konstruis apartajn modernajn domojn por la orfeo, poste jam la kastelo apartenis al la firmao.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo kaŝiĝas en la parko (preskaŭ nevidebla), pri la interna parto informoj mankas. La kastelo iomete similas al U-majusklo, sed la aloj estas tre mallongaj.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estas protektata arboreto ekde 1980. La parko estis kreita en la 19-a jarcento, sed pli frue estis tie arbaro. La plej oftaj arboj aŭ kreskaĵoj estas kverkoj, platanoj, rododendroj, sekvojoj, abioj. Oni taksas kelkaj kverkojn 500-aĝaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]