Katedralo Sankta Mikaelo (Alba Iulia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto preĝejo

Katedralo de Sankta Mikaelo kaj Sankta Kruco estas romokatolika katedralo en Rumanio, en urbo Alba Iulia.

Historio

La fondiĝo de la episkopejo okazis en 1009, la refondiĝo en 1714. Post la fondiĝo prakristana baziliko konstruiĝis, kiun baldaŭe la paganoj detruis. La dua, pli granda konstruaĵo fariĝis supozeble dum regado de Ladislao la 1-a (Hungario). La tataroj detruis ĝin en 1241. Poste ĝi rekonstruiĝis, parte, kiel gotika preĝejo, sed tuj poste la saksoj faris la detruojn en 1277. Denova rekonstruo kaj denova detruo okazis fare de turkoj en 1439. János Hunyadi apogis la rekonstruon. La detruoj ripetiĝis en 1601 fare de rumanoj kaj post 2 jaroj fare de Habsburga armeo, poste denove fare de la turkoj en 1658.

La konstruaĵo estas Monumento historia. Estas en la katedralo entombigita hungara episkopo Imre Ónodi Czudar. Kermesoj okazas en la 28-an de junio kaj en la 12-an de septembro.

Konstruaĵo

La predikejo restis el la 16-a jarcento. La sanktejo estas grandparte baroko. Diversaj sarkofagoj troviĝas en la ĉekatedralo, kiuj estas malplenaj pro la oftaj detruoj kaj raboj. La plej malnovaj freskoj venis el la 16-a jarcento (Sankta Andreo, Sankta Jakobo).

En la katedralo estas entombigitaj hungaraj episkopoj János Antalfi, György Mártonffy, Antal Bajtay, Gergely Sorger kaj Adolf Vorbuchner.

Fontoj

Ĉefkatedralo de Sankta Mikaelo kaj Sankta Kruco
La ĉefkatedralo
La sanktejo
Fronto de la ĉefkatedralo
La turo
Skizo de la ĉefkatedralo
Sarkofago de Johano Hunyadi
Reliefo pri la sarkofago