Katedralo de Helsinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La luterana katedralo de Helsinko kaj la statuo de imperiestro Aleksandro la 2-a.

La Katedralo de Helsinko (finne Helsingin tuomiokirkko, svede Helsingfors domkyrka) estas luterana katedralo situanta en la centro de Helsinko, Finnlando. La preĝejo estis konstruita kiel tributo al la Grandduko, Nikolao la 1-a (Rusio), la caro de Rusio kaj ĝis la sendependo de Finnlando en 1917, ĝi estis nomita Preĝejo de Sankta Nikolao.

La verda kupolo, ĉirkaŭata de aliaj kvar kupoloj pli malgrandaj, de la katedralo estas distingitaĵo de la urbo Helsinko, kies stilo apartenas al la novklasikismo kaj estis konstruita inter 1830 kaj 1852. Ĝi estis dizajnita de Carl Engel, por kompletigi la urban ensemblon de la Placo de la Senato kiun Engel ĉirkaŭis per konstruaĵoj kreitaj de li. La konstruaĵo posedas navon kun formo de greka kruco kaj simetria en la kvar direktoj.

Hodiaŭ ĝi estas unu el la plej famaj turismaj allogaĵoj de Helsinko. Ĉiujare pli ol 350,000 personoj vizitas ĝin, kelkaj por la diservo sed la plejmulto venas kiel turistoj. La katedralo multfoje estas uzata kiel simbolo de la urbo Helsinko. Simile, la Kastelo de Turku estas la simbolo de Turku, la Ponto Tammerkoski reprezentas Tampereon kaj Jätkänkynttilä reprezentas Rovaniemion.

Antaŭ ĝia konstruado, pli malgranda preĝejo nomata Preĝejo de Ulrika Eleanora situis en la sama loko.