Katedralo de Modeno
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 21 Okt. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Katedralo de Modeno* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Lando | ||
| Tipo | kultura heredaĵo | |
| Kriterioj | i, iii, iv, | |
| Fonto | 827 | |
| Regiono** | Eŭropo kaj Nordameriko | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 1997 (21-a Sesio) | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
La Katedralo de Modeno (itale: Duomo di Modena) estas unu el la romanikaj konstruaĵoj plej gravaj de Eŭropo kaj pro tia graveco ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1997.
La katedralo ekkonstruiĝis en 1099, sub la gvido de la arkitekto Lanfranco, sur la loko kie troviĝis la tombo de Sankta Geminiano, la patrona Sanktulo de Modeno. Antaŭe, sur la sama loko en la 6-a jarcento, troviĝis du preĝejoj samstilaj, sed ambaŭ estis detruitaj. La restaĵoj de la sanktulo ankoraŭ estas videblaj en la kripto de la katedralo.
La sonorilturo nomiĝas Turo Ghirlandina.

