Katskil-Montaro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katskil-Montaro
(Catskill Mountains)
montaro
Central Catskills from Twin south summit.jpg
Centra Katskil-Montaro ekde suda Ĝemeloj-Pinto
Ŝtato Usono
Regiono Nov-Jorkio
Parto de Alegana Altebenaĵo
Plej alta punkto Slajd-Monto
 - alteco 1 266 m s. m.
 - koordinatoj 41°59′55″N 74°23′11″W  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 41.99861 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">41.99861°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 41.99861; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Katskil-Montaro)
Longo 180 km
Larĝo 165 km
Geologia konsisto Sedimenta rokaĵo
Orogenenezo
montariĝo
Devonio, Misisipa epoko
Mapo de la ĉefaj regionoj de nordorientaj Apalaĉaj Montoj, kun Katskil-Montaro kiel "C".
Mapo de la ĉefaj regionoj de nordorientaj Apalaĉaj Montoj, kun Katskil-Montaro kiel "C".

Katskil-Montaro, areo en Nov-Jorkio al nordokcidento de Novjorko kaj sudokcidento de Albany, estas matura tratranĉita altebenaĵo, levigita regiono kiu poste estis erodita en krudan terenon. Ĝi estas orientena daŭrigo, kaj la plej alta zono de Alegana Altebenaĵo [1]. Kelkfoje ĝi estas konsiderita kiel etendaĵo de Apalaĉaj Montoj en Ne-metropola Nov-Jorkio, kvankam geologie ili ne interrilatas. Katskil-Montaro situas okcidente de la Hudsono kaj troviĝas en la perimetroj de ses distriktoj ( Otsego, Delaware, Sullivan, Schoharie, Greene, kaj Ulster ). Katskil-Montaro ankaŭ estas fiziografia sekcio de pli vasta Apalaĉ-altebenaĵa Provinco, kiu siavice estas parto de pli granda Apalaĉ-fiziografia Divizio [2]. La montaro troviĝas en la ekoregiono Alegan-altaĵaj arbaroj.

Referencoj[redakti]

North America satellite globe.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Nordameriko
  1. REGIONAL TOPOGRAPHY. Catskills GIS Atlas. Alirita 2009-10-12.
  2. Physiographic divisions of the conterminous U. S.. Alirita 2007-12-06.