Kazimierz Ajdukiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombo Kazimierz Ajdukiewicz

Kazimierz AJDUKIEWICZ (naskiĝinta en 12-a de decembro 1890 en Tarnopol, mortinta en 12-a de aprilo 1963 en Varsovio) - estis pola filozofo kaj logikisto, reprezentanto de Lvova-Varsovia skolo.

Li lernis en Krakovo kaj Lvovo. En 1908 komencis studi filozofion en Lvova Universitato. En 1912 li doktoriĝis ĉe Kazimierz Twardowski. Poste studis en Göttingen ĉe Edmund Husserl kaj David Hilbert.

Dum la unua mondmilito partoprenis en aŭstria armeo. Li estis honorita pro sia batalemo.

En 1921 li docentiĝis en Varsovia Universitato per disertaĵo Z metodologii nauk dedukcyjnych (El metodologio de deduktaj sciencoj) sub direktado de Kazimierz Twardowski. Poste li prelegis en Lvova Universitato kaj instruis en lernejoj. En 1926 eklaboris en Varsovia Universitato.

En 1945 jaro li atingis katedron en Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań. Poste estis rektoro de tiu universitato.

Ajdukiewicz estas kreinto de reciproke netradukeblaj nociaj aparatoj, do li kreis regajn regulojn de lingvoj kaj iliaj nociadoj de mondo. Li interesiĝis pri semantiko, epistemologio kaj ĝenerala metodologio. Unue li estas proksima al nova pozitivismo. Li estis kontraŭulo de irracionalismo. Liaj lingvaj verkoj estis uzitaj en tradukiloj.

Verkoj

  • 1921 "Z metodologii nauk dedukcyjnych" (El metodaro de deduktaj sciencoj)
  • 1923 "Główne kierunki filozofii" (Ĉefaj direktoj de filozofio)
  • 1928 "Główne zasady metodologii nauk i logiki formalnej" (Ĉefaj principoj de scienca metodaro kaj de logiko)
  • 1931 "O znaczeniu wyrażeń" (Pri signifo de esprimoj)
  • 1934 "Logiczne podstawy nauczania" (Logikaj bazoj de instruado), "Obraz świata i aparatura pojęciowa" (Bildo de la mondo kaj nociaro)
  • 1938 "Propedeutyka filozofii" (Propedeŭtiko de filozofio)
  • 1948 "Epistemologia i semantyka" (Epistemologio kaj semantiko)
  • 1949 "Zagadnienia i kierunki filozofii" (Problemoj kaj direktoj de filozofio)
  • 1952 "Zarys logiki" (Skize pri logiko)
  • 1964 "Zagadnienia empiryzmu a koncepcja znaczenia" (Problemoj de empiriismo kaj koncepto pri signifo)
  • 1965 "Logika pragmatyczna" (Pragmatika logiko)
  • 1965 "Język i poznanie. Wybór pism" (Lingvo kaj kono)

Bibliografio

  • Anna Jedynak, Ajdukiewicz, serio Myśli i Ludzie (Pensoj kaj homoj), Wydawnictwo Wiedza Powszechna, Warszawa 2003
  • Ryszard Wójcicki, Ajdukiewicz. Teoria znaczenia (Ajdukiewicz. Teorio de signifo), Prószyński i S-ka, Warszawa 1999, ISBN 83-7255-033-6

Eksteraj ligiloj