Kazys Grinius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazys Grinius

Kazys Grinius (* la 17-an de decembro 1866 en Selima proksime de Marijampolė; † la 4-an de junio 1950 en Ĉikago, Usono) estis litova politikisto.

Grinius estis membro de la "Litovia Konferenco de Vilno" de 1917, kaj poste ekde 1918 de la "Litovia Konsilio" (la pli postas ŝtata konsilio de la sendependiĝinta Litovio) - nome de la kamparana popola partio. Inter la jaroj 1920 kaj 1922 li estis ĉefministro de Litovio kaj interkonsentis traktaton inter la demokratia Litovio kaj bolŝevisma Sovetunio, kiu subskribiĝis dum 1922. Dum 1926 li elektiĝs prezidento de Litovio, sed jam post ses monatoj estis forigita el sia posteno pro armea puĉo de Antanas Smetona.

Post la okupiĝo de Litovio fare de la armeo de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito li ne kunlaboris kun la konkerintoj. Antaŭ la sovetunia okupiĝo de Litovo dum 1944 li fuĝis al okcidenta Eŭropo kaj dum 1947 rajtis elmigri al Usono.

Eksteraj ligiloj

greke biografio de Kazys Grinius en la litova, angla, franca kaj rusa lingvoj


Antaŭe:Prezidento de LitovioPoste:
Aleksandras Stulginskis1926Jonas Staugaitis

Ŝablono:LigoElstara