Kecel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kecel kaj departemento Bács-Kiskun en Hungario

Kecel, slovake Ketel estas banloko kaj urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kiskőrös. La nomo ne havas sencon en la hungara.

Bazaj informoj

Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Baja-Kecskemét, laŭ iama fervojo Kiskőrös-Kalocsa. Urboj Kiskőrös kaj Soltvadkert estas proksime.

Kecel el la supro

Historio

La unua mencio devenis el 1198. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. La komunumo refondiĝis fare de ĉefepiskopo de Kalocsa en 1734. En 1878 vilaĝdomo konstruiĝis. La fervojo funkciis inter 1882-2007. En Kecel neniam funkciis kolĥozo. Oni trovis varman akvon en 1960, poste banejo ekfunkciis. La vilaĝo iĝis grandvilaĝo en 1970, urbo en 1993.

La urbo famas pri vinkulturo, krome entreprenisto fondis uzinon "Pintér" jam fine de la socialismo.

Ĝemelurboj

Ŝablono:Flagikono Schwarzenbruck, Germanio (1991)