Kermanŝaho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kermanŝaho (perse کرمانشاه, kurde Kirmaşan‎) estas antikva urbo de Irano kaj ĉefurbo de la samnoma provinco Kermanŝah. La urbo fondiĝis dum la 4-a jarcento. Koordinatoj estas 34°19′N 47°04′O  /  34.317°N, 47.067°O / 34.317; 47.067 (Kermanŝaho)Koordinatoj: 34°19′N 47°04′O  /  34.317°N, 47.067°O / 34.317; 47.067 (Kermanŝaho).

La loĝantaro nombras 766.742 (2005) kaj parolas en persa kaj dialekto de kurda lingvo.

Post la islama revolucio la registaro ŝanĝis la nomon de la urbo al Baĥtaran, sed intertempe oni denove uzas la tradician nomon.

Ĝi estas grava loko pro la epigrafo de Dario la 1-a la Granda en apuda Behistun (6-a jarcento a.K.), kiu troviĝas pli malpli 1300 metrojn alte en la montaro, unu el la plej allogaj ejoj en Mez-Orienta arkeologio: la Behistun-surskribon. Antaŭ nelonge Unesko rekonis ĝin kiel Mondan Heredaĵon.

Ĉi tie Sir Henry Rawlinson kopiis la trilingvan epigrafaĵon de Dario la 1-a de la Aĥemenidoj, entranĉitan en la rokojn en 522 a.K. en la malnovaj persa, elama kaj akada lingvoj, gravega paŝo antaŭen al la deĉifrado meze de la 19-a jarcento de la kojnforma skribo.

Famaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]