Királyszentistván
Királyszentistván (kirAjsentiŝtvAn) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Veszprém (urbo). La nomo signifas reĝo-sanktaStefano.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 430
- Poŝtkodo: 8195
- Telefonprefikso: 88
Situo [redakti]
Királyszentistván situas en valo de rojo Séd, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Veszprém-Lepsény. Balatono troviĝas 6, Veszprém 11 km.
Historio [redakti]
Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. Laŭ la supozoj Stefano la 1-a (Hungario) tie venkis la ribelantan Koppány (kopAnj) en 997. La unua skriba mencio devenis el 1476 en formo (Zenth Istwan). La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Ekde 1650 la kampoj apartenis al familio Zichy (ziĉi). En 1908 okazis granda armea trejnado, kiun rigardis ankaŭ la reĝo, sekve la vilaĝo prenis la prefikson "reĝo".
Vidindaĵoj [redakti]
- klasikisma kalvinana preĝejo el la 18-a jarcento
- akvomuelejo
- parko pri Sankta Stefano
Komunumoj pri Stefano la 1-a (Hungario) en Hungara reĝlando [redakti]
Ili manifestis kunlaboradon en 1997 en Szentkirályszabadja.

