Preĝejo Sankta Ludoviko en Eger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto preĝejo

La Kirko Sankta Ludoviko estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, rande de la urbo Eger.

Historio

En la 1930-aj jaroj en tiu loko ne estis kirko, la urbocentraj preĝejoj malproksimis. Komence oni aranĝis mesojn en la lernejo. En 1937 oni konstruis la preĝejon. En la sekva jaro alvenis la orgeno.

Konstruaĵo

La novbaroka preĝejo situas sola havanta po unu turon kaj navon. En la fasado videblas skulptaĵo pri Ludoviko la 9-a, reĝo de Francio, postmorte sanktigita, la kirka patrono. Ankaŭ la ĉefaltaro prezentas Ludovikon la 9-an kun flago. Krome estas du altaroj pri Sankta Koro kaj Sankta Maria. Ĉirkaŭ la sanktejo estas koridoro havanta tri partojn. Unu el la partoj servas kiel sakristio.

Fontoj