Kirstie Alley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kirstie Alley
Kirstie Alley en 1994
Kirstie Alley en 1994
Naskonomo Kirsten Louise Alley
Naskiĝo 12-an de januaro 1951
Flago de Usono Wichita, Kansaso, Usono
Nuptopartnero Parker Stevenson (1983-1997) (divorcitaj)
v  d  r
Information icon.svg

Kirstie ALLEY (naskiĝis la 12-an de januaro en 1951 en Wichita, Kansaso) estas Usona aktorino. Ŝi estas konata kiel scientiologino kaj ŝi estis edziniĝinta de 1983 ĝis 1997 al la aktoro Parker Stevenson. Ambaŭ adoptis du infanojn.

Alley-a unua rolo estis la vulkanistino Lt. Saavik en Star Trek II: La kolero de Khan. Por ke ŝi ne estu por ĉiam en la rolo vulkanistino, ŝi rifuzis la saman rolon en Star Trek III: Serĉo post s-ro Spock.

Post kiam ŝi ludis en la TV-serio Masquerade, ŝi estis spektable en la sukcesa TV-adaptaĵo Torĉoj en ŝturmo. Poste ŝi ludis kiel Rebecca Howe en situacia komedio (sitkomo) Cheers kaj kun John Travolta en Rig' kiu parolas tie ĉi!, en sukcesa kineja filmo kaj en ties du daŭrigoj kun sama rolantaro.

En la 1990-aj jaroj, ŝi ludis en negravaj kinejaj komedioj kaj en usonaj televidoj. Ekde 2005 ludas Alley en la dokumenta sapo Fat Actress (Dika aktorino) sin mem, ĉar ŝi pro la amĉagreno alproprigis multajn kilogramojn.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • Star Trek II: La kolero de Khan (1982)
  • One More Chance (1983)
  • Blind Date (1984)
  • Champions (1984)
  • Runaway (1984)
  • Summer School (1987)
  • She's Having a Baby (1988) (Cameo)
  • Shoot to Kill (1988)
  • Loverboy (1989)
  • Rig, kiu parolas tie ĉi (1989)
  • Madhouse (1990)
  • Sibling Rivalry (1990)
  • Rig, kiu parolas tie ĉi – dua parto (1990)
  • Rig, kiu parolas nun tie ĉi! (1993)
  • Village of the Damned (1995)
  • It Takes Two (1995)
  • Sticks and Stones (1996)
  • Nevada (1997)
  • Deconstructing Harry (1997)
  • For Richer or Poorer (1997)
  • The Mao Game (1999)
  • Drop Dead Gorgeous (1999)
  • Back by Midnight (2002)

TV[redakti | redakti fonton]