Kisherend
El Vikipedio
Kisherend [kiŝherend], kroate Renda estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécs. En la loknomo kis signifas hungare: malgranda kaj faras diferencon de Herend.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 7 6 km²
- Loĝantaro: 190
- Poŝtkodo: 7763
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 45°57′48″N 18°19'55″E
Situo[redakti]
Kisherend situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de tre mallonga sakovojo. Pécs troviĝas 18, Siklós kaj Villány po 19, Budapeŝto 208 km-ojn.
Historio[redakti]
Antaŭ la hungaroj romianoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1282. Dum regado de la turkoj la vilaĝo senhomiĝis, baldaŭe hungaroj refondis ĝin. Poste ankaŭ germanoj alvenis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.