Kiskunlacháza
El Vikipedio
Kiskunlacháza (kiŝkunlachAza) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Ráckeve.
- Areo:94 km²
- Loĝantaro: 8710
- Poŝtkodo: 2340
- Telefonprefikso: 24
La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Beogrado. Urbo Ráckeve kaj tie la Danubo estas proksime.
Hungaroj fondis la vilaĝon, havanta la nomon Szántód (sAntOd), sed dum la historio estis komunumoj Lacháza, Pereg kaj Bankháza. La apud-Danubaj setlejoj pro la inundoj elektis pli foran lokon de Danubo. Fine formiĝis el ili Kiskunlacháza, kiu iĝis kampurbo en 1839. La preĝejoj kalvinana en 1771, la katolika en 1774 konstruiĝis.
Vidindaĵo estas nobeldomo de Hajós. Apud la grandvilaĝo dum la socialisma erao sovetia aerodromo funkciis.
