Klára Andrássy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klára Andrássy
Klára Andrássy
Klára Andrássy
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1898 (1898-01-18)
en Budapeŝto
Morto 12-an de aprilo 1941 (1941-04-12) (43-jaraĝa)
en Dubrovnik
Mortokialo bombatako
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Tivadar Andrássy
Patrino Eleonóra Zichy
Frat(in)oj Katinka AndrássyIlona Andrássy (flegistino)Borbála Andrássy
Edz(in)o Prince Károly Odescalchi
Infano Prince Paul Otto Charles Odescalchi
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Grafino Klára Andrássy [andrAŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Andrássy Klára estis hungara flegisto, politikisto. Ŝiaj nobelaj antaŭnomoj estis csíkszentkirályi kaj krasznahorkai [ĉIksentmihAji krasnahorkai], ŝiaj gepatroj estis Tivadar Andrássy kaj Eleonóra Zichy, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Odescalchi Károlyné [kArojnE].

Klára Andrássy[1] naskiĝis la  18-an de januaro 1898(nun 1898-01-18) en Budapeŝto, ŝi mortis la 12-an de aprilo 1941 en Dubrovnik.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Klára Andrássy estis edukita hejme, krome ŝi maturiĝis en gimnazio kaj en 1909 ŝi akiris flegistan-ambulancan licencon. Dum la 1-a mondmilito ŝi estis flegisto de vunditaj soldatoj. Ekde la 1920-aj jaroj ŝi politikadis, krome ŝi estis filantropo. Ŝi rifuzis la komunismon kaj naziismon. En 1938 ŝi longe vojaĝis en Hispanio kiel ĵurnalisto, poste jam hejme ŝi estis elstara figuro en 1939 por savi la polajn rifuĝintojn. Ŝi sciiĝis, ke ŝi estos arestita fare de nazioj, tial ŝi volis rifuĝi al Britio, sed dumvoje ŝi estis trafita per bombo fare de itala aviadila atako. Ŝi edziĝis en 1921, ŝi naskis filon, en 1929 ŝi divorcis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Klára Andrássy ĉirkaŭ 1920