Ilona Andrássy (flegistino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilona Andrássy (flegistino)
Ilona Andrássy (flegistino)
Ilona Andrássy (flegistino)
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de majo 1886(nun 1886-05-22)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Tőketerebes
Morto la 21-an de aŭgusto 1967
en  Kanado Peterborough (Ontario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Tivadar Andrássy
Patrino Eleonóra Zichy
Frat(in)oj Borbála AndrássyKatinka AndrássyKlára Andrássy
Edz(in)o József Cziráky • Pál Esterházy von Galántha • József Cziráky
Okupo
Okupo flegisto
vdr

Grafo Ilona Andrássy [andrAŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Andrássy Ilona Katalin Jakobina Mária estis hungara aristokrato, flegistino. Ŝiaj nobelaj antaŭnomoj estis csíkszentkirályi kaj krasznahorkai [ĉiksentkirAji kaj krasnahorkai], ŝiaj ambaŭ geedziĝaj nomoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Esterházy Pálné kaj Cziráky Józsefné [esterhAzi cirAku jOĵefnE], ŝiaj gepatroj estis Tivadar Andrássy kaj Eleonóra Zichy.

Ilona Andrássy[1][2][3] naskiĝis la  22-an de majo 1886(nun 1886-05-22) en Tőketerebes (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Trebišov en Slovakio), ŝi mortis la 21-an de aŭgusto 1967 en Peterborough (Ontario) (Kanado).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ilona Andrássy kreskis en la familia kastelo en Tőketerebes kun helpo de eksterlandaj edukistoj, ŝi ricevis edukadon taŭgan al sia statuso, estis instruita fremdajn lingvojn (germana, angla kaj franca) kaj ricevis bonegan ĝeneralan edukadon. Tamen ŝia okupiĝo estis verki leterojn, eseojn kaj taglibron. En 1909 ŝi edziniĝis al princo Esterházy, kiu baldaŭ mortis dum la 1-a mondmilito en 1915. Dum la mondomilito Ilona estis flegistino de la Ruĝa Kruco. En 1917 ŝi denove edziniĝis al grafo hu:Cziráky József, baldaŭ ŝi naskis tri filojn. Dum la Hungara Sovetrespubliko la geedzoj estis malliberigitaj, iom poste ili retiriĝis al kastelo en Dénesfa. Ankaŭ la 2-a mondmilito atingis ilin en la kastelo. Post la komunista transpreno ili estis forpelitaj kaj ĉio el ilia posedaĵo estis eksproprietigita, eĉ en 1951 Ilona estis arestita nelonge. Intertempe 2 el ŝiaj filoj disidis al Kanado. Ŝi vidviniĝis en 1960, en la sekva jaro ŝi moviĝis al Kanado, kie ŝi pasigis la lastajn tri jarojn de sia vivo en mensa perturbo en flegejo. Kelkaj el iliaj posteuloj daŭre vivas en Kanado.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adósom vagy élet (poemaro, 1933)
  • Mindennek vége! Andrássy Ilona grófnő első világháborús naplója (taglibro, 2014)
  • Andrássy Ilona grófnő irathagyatéka, 1-3. (taglibroj, teatraĵoj, 3 volumoj, 2017–2020)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]