Borbála Andrássy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borbála Andrássy
Borbála Andrássy
Borbála Andrássy
Persona informo
Naskonomo Andrássy Mária Theodóra Julianna Borbála
Naskiĝo 9-an de januaro 1890 (1890-01-09)
en Budapeŝto
Morto 18-an de aŭgusto 1968 (1968-08-18) (78-jaraĝa)
en Montrealo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Tivadar Andrássy
Patrino Eleonóra Zichy
Frat(in)oj Katinka AndrássyKlára AndrássyIlona Andrássy (flegistino)
Edz(in)o György Pallavicini
Infanoj Antal Pálinkás-Pallavicini • György Pallavicini
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Grafo Borbála Andrássy [andrAŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Andrássy Mária Theodóra Julianna Borbála estis hungara taglibristo. Ŝiaj nobelaj antaŭnomoj estis csíkszentkirályi kaj krasznahorkai [ĉIksentkirAji krasnahorkai], ŝia nomvarianto post la geedziĝo estis Pallavicini-Andrássy Borbála. Ŝiaj gepatroj estis Tivadar Andrássy kaj Eleonóra Zichy, ŝia edzo estis György Pallavicini, ŝia plej konata filo estis Antal Pálinkás-Pallavicini.

György Pallavicini kaj Borbála Andrássy

Borbála Andrássy[1] naskiĝis la  9-an de januaro 1890(nun 1890-01-09) en Budapeŝto, ŝi mortis la 18-an de aŭgusto 1968 en Montrealo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Borbála Andrássy ekde 1905 estis edukita fare de Gyula Andrássy (pli juna). Ŝi edziniĝis en 1911, poste ŝi naskis kvarfoje inter 1912-1922, ŝi vidviniĝis en 1946. Ŝia feliĉa familia vivo rompiĝis en la frua socialismo kaj ŝi estis deportita inter 1951-1953 al Besenyszög. Depost fiasko de la hungara revolucio de 1956 ŝi disidis al Vieno, fine ŝi vivis ĝismorte en Montrealo. Ŝi verkis taglibron ekde ŝia frua vivo kontinue, sed ŝi neniiĝis ilin antaŭ la deportado. Poste ŝi denove verkis taglibron ĝismorte, kiujn ŝiaj idoj eldonis.

Ŝiaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Pallavicini–Andrássy Borbála kitelepítési és 1956-os naplója (1990)
  • A lelkünkhöz nem nyúlhatnak. Kitelepítési és 1956-os napló (2016, 2018)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]