Klasika arkitekturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido el la sudo de Partenono.

En arkitekturo kaj arkeologio, la esprimo klasika arkitekturo aludas al la klasika arkitekturo de Grekio. Tamen, ĝi estas uzata de historiistoj de arkitekturo por referenci al serio de stiloj derivitajs, ĉu rekte aŭ nerekte, el tiu deveno.

La klasika arkitekturo divideblas en:

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La klasika arkitekturo estas distingita pere de siaj tre formalaj karakteroj, kaj de strukturo kaj de ornamaĵo. Ti estas partikulare tiele en la okazo de temploj kie ĉiu konstruaĵo ŝajne estis konceptita kiel skulptarta ento ene de la pejzaĝo, plej ofte starigita sur alta grundo tiele ke la eleganto de ties proporcioj kaj la efikoj de la lumo sur ties surfaco povas esti vidata el ĉiuj anguloj.[1]

La formala vortotrezoro de la klasika arkitekturo, partikulare de la divido de arkitektura stilo en tri difinitaj ordoj: nome la dorika ordo, la ionika ordo kaj la korinta ordo, havos profundan efikon sur la okcidenta arkitekturo de postaj periodoj. La arkitekturo de antikva Romo kreskis el tiu de Grekio kaj pluhavis ĝian influon en Italio nerompite ĝis nune. El la Renesanco, revivaĵoj de klasikismo tenis vive ne nur la precizajn formojn kaj ordigis detalojn de la greka arkitekturo, sed ankaŭ ties koncepton de arkitektura beleco bazita sur ekvilibro kaj proporcio. La sinsekvaj stiloj de novklasika arkitekturo sekvis kaj adaptis la stilojn de Antikva Grekio ege deproksime.

La plej parto de la stiloj originitaj el la Renesanco en Eŭropo estas priskribeblaj kiel klasika arkitekturo. Tiu ampleksa uzado de la termino estis montriuta de John Summerson en La klasika lingvaĵo de arkitekcturo.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helen Gardner, pp. 126-132
  2. Sir John Summerson (rev 1980) The Classical Language of Architecture. ISBN 978-0-500-20177-0.