Knjahinja

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Knjahinja, ukraine Княгиня estas malgranda, ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Velikij Bereznij, en municipo de Striĉava.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Velikij Bereznij en Transkarpatio

Bazaj informoj

Situo

Knjahinja situas proksime de la slovaka landlimo. Silj (kun stacidomo) troviĝas je 4, Velikij Bereznij je 11, Uĵhorodo je 54 km-oj.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1602. En 1866 meteorŝtono falis teren. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Knjahinja. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ