Kobajaŝi Takiĝi
El Vikipedio
KOBAJAŜI Takiĝi (angla transskribo Kobayashi Takiji; n. la 23-an de oktobro 1903, m. la 20-an de februaro 1933) estis japana laborista (proleta) verkisto.
Enhavo |
Biografio[redakti]
Kobajaŝi naskiĝis en Odate, gubernio Akita, plenkreskis en Otaru, Hokkaidō. Post studado en altlernejo de Otaru (nun Universitato de Komerco de Otaru, li laboris en la loka oficejo de la Banko Takuŝoku de Hokaido. Lia plej fama verko estas la Kanikosen (Krab-kaptista ŝipo) en 1929. Ĝi rakontas pri diversaj personoj, kiuj komencas organizi unuiĝon de fiŝkaptaj laboristoj. Li membriĝis en la Japana Komunista Partio en 1931 kaj estis turmentita kaj murdita fare de la polico de Tokkō.
Surprize, la manga-versio de Kanikosen estis la plej bone vendata libro en 2008, en Japanio.
Verkoj[redakti]
- Kanikosen ("Krabŝipo". En Esperanton Kurisu Kei tradukis la romanon. Ĝi ne estis eldonita, sed surbaze de tiu esperantigo en 1951 aperis slovaka traduko (de Imrich Zálupský).)[1]
- La 15-a de marto, 1928 (bazita je incidento de 15-a de marto, tradukita de Nukina Yositaka - UEA-katalogo)
Artikoloj en Esperanto[redakti]
- Raportoj el Japanio n-ro 12, Hori Jasuo, Horizonto, ISBN 9784939088078, p.61
- Historio pri Krabŝipo, Sennacieca Revuo 2000/2001, Kurisu Kei
Referencoj[redakti]
- ↑ Information por interlingvistoj #76, Personoj kaj iliaj verkoj: KURISU Kei