Kobern-Gondorf
El Vikipedio
| Blazono | Mapo |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Federacia Lando: | Rejnlando-Palatinato |
| Distrikto: | Mayen-Koblenz |
| Areo: | 28,36 km² |
| Loĝantaro: | 3370 (30-06-2005) |
| Loĝantara denseco: | 119 loĝantoj po km² |
| Alto: | 70–300 m super Marnivelo |
| Geografia situo: | 50° 18′ 36" N; 07° 27′ 36" E Mapo |
| Licencplato: | MYK |
| Poŝtkodo: | 56330 |
| Retejo: | www.kobern-gondorf.de |
| Retpoŝto: | gemeinde@kobern-gondorf.de |
Kobern-Gondorf estas vinurbo ĉe la malsupra Mozelo en Rejnland-Palatinato en la distrikto Mayen-Koblenz kaj ekde 1976 sidejo de la Verbandsgemeinde Untermosel (komunumaro malsupra Mozelo).
La komunumo Kobern-Gondorf ekestis en la jaro 1969 pro kuniĝo de la vilaĝoj Kobern kaj Gondorf. En la jaro 1970 aliĝis ankaŭ la vilaĝo Dreckenach. Krom la tri pli grandaj vilaĝoj apartenas ankoraŭ kelkaj, sur Mozelaltaĵoj situantaj, setlejoj kaj bienoj al la komunumo.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Kobern - Nia vilaĝo
La Matthiaskapelo en Kobern (PDF 1,45 MB kun pliaj bildoj)
