Bendorf
El Vikipedio
| Bendorf | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | ||||
| Distrikto | Distrikto Mayen-Koblenz | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 50°25′47″N 7°34′13″O / 50.42972°N, 7.57028°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 115 m | ||||
| Areo | 24,07 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 02622 | ||||
| Poŝtkodo | 56170 | ||||
| Aŭtomobila kodo | MYK | ||||
| Oficiala kodo | 07 1 37 203 | ||||
| Komunumestro | Michael Syré | ||||
| Partio de komunumestro | CDU | ||||
| Adreso de la administrejo | Im Stadtpark 1-2 | ||||
| Komunuma retejo | www.bendorf.de | ||||
Bendorf estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Mayen-Koblenz de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, borde de la rivero Rejno. La 30-an de junio 2005 la urbo havis 17451 loĝantojn.
La urboparto Sayn estas la hejmo de eŭropa nobela dinastio, kiu fine unuiĝis kun tiu de la nunaj regantoj de Luksemburgio. La nuna grafo de Sayn estas la luksemburgia grandduko Henriko.
La urbo Bendorf situas 10 km norde de Koblenz. Ĝi estas la loko de la Internacia Festivalo 2007/08.
