Koepchenwerk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koepchenwerk ĉe Hengstey-Lago

Koepchenwerk estas unu el la du unuaj, samtempe konstruitaj grandaj pumprezervaj akvoenergiaj centraloj en Germanujo. Ĝio troviĝas ĉe Lago Hengstey en la urbo Herdecke en la Ruhr-Regiono. Posedanto de la centralo, kiu nomiĝas laŭ sia planinto Arthur Koepchen estas la konzerno RWE. La centralo estadas en funkcio ekde 1930.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruo[redakti | redakti fonton]

La Rejnlanda-Vestfala Elektrocentralo (RWE; mallongigo laŭ la germana) konstruis la pumprezerva akvocentralo ekde 1927 ĝis 1930 por la provizo de la proksima Ruhr-Regiono ĉe la kruta deklivo de la Montaro Ardey tuj apud la Lago Hengstey ĉe la rivero Ruhr. Planinto de la centralo en Herdecke estas ĝia nomdonanto Arthur Koepchen.

Supra stokolago kun elprenejo (antaŭe)

Kun la pumprezerva akvocentralo en Niederwartha en Saksujo la inĝenieroj de Koepchenwerk sin arogis dum la konstrutempo veran konkuron pri la unua ekfunkciigo. Finfine la centralo en Niederwartha jam la 27-an de novembro 1929 ligiĝis per unu maŝino al la elektroreto, ĝia definitiva finkonstruo kaj la ekfunkciigo de la lasta maŝinaro tamen okazis nur marton de 1930. Koepchenwerk ekfunkciis la 28-an de januaro 1930 plene je 132 megavatoj. Konsekvence oni do festis tiam – depende de la vidpunkto – ambaŭ centralojn kiel „unuajn siaspecajn“ kaj „grandan teĥnikan novigon“.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Sub la celnumero „B 28“ (ekde 1941: GO 1123) Koepchenwerk staris jam antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito sur la cellistoj de la brita Reĝa Aerarmeo. Ĝis aprilo de 1940 ĝi estis grava ebla bombatakocelo en l „Ruhr-Plano“. Per detruo de centraloj en Rejnlando kaj Ruhr-Regiono Reĝa Aerarmeo volis malfunkciigi la germanan armindustrion.

Lagoflanko de la malnova Koepchenwerk

La „Ruhr-Plano“ perdis printempon de 1940 valoron, ĉar oni ekkonis, ke malgrandaj celoj kiel centraloj dumnokte ne estas lokofikseblaj. Tamen britaj bombaviadiloj precipe aŭtunon entreprenis almenaŭ kvar celitajn aeratakojn sur Koepchenwerk, je kiu ili fine de oktobro de 1940 sukcesis difekti akvokondukilon.

Koepchenwerk elaere, maldekstre la nova, dekstre la malnova centralo

Por protekti Koepchenwerk kontraŭ aeratakoj, oni kaŝis ĝin ekde 1942 sub kaŝmaskoretoj. En la ĉirkaŭaĵo de la Lago Hengstey oni staciis kontraŭaviadilajn pafilego-bateriojn. Barbalonoj devis protekti la fabrikon kontraŭ malaltaj aeratakoj.

Post bombardo de la barmuro de Rezervujo Möhne fare de britaj bombaviadiloj la 17-an de majo 1943 superakvigo malfunkciigis la centralon por pluraj semajnoj. Usona bombatako la 23-an de marto 1945 sur la najbaran fervojan manovrostacion Hagen-Hengstey detruis instalaĵojn en la ĉirkaŭa pejzaĝo kaj bruligis la kaŝmaskoretojn.

Novkonstruo kaj modernigo[redakti | redakti fonton]

La centralodomo novkonstruita en la 1980-aj jaroj, 2008

En la postmilita tempo Koepchenwerk funkciis plejparte senĝene. Decemron de 1980 tamen okazis misfunkcio, kiam ŝiriĝis la kapsulo de unu el la pumpiloj. La atento de la skipo ja evitis malutilajn konsekvencojn, tamen ekzamenadoj montris la tujan danĝeron de similaj difektoj je du pluaj pumpiloj. RWE do decidis en 1981, konstrui sur sama loko novan pumprezervan centralon kaj eksfunkciigi la malnovan.

En la jaroj 1985 ĝis 1989 oni konstruis tuj apud la malnova centralo ĉe la lagobordo la modernan centralon. Tiu ĉi plue uzas la saman principon. Plej okulfrapa diferenco estas krom la nova centralodomo, ke la premtuboj nun pasas subtere kaj ne plu estas videblaj.

En la jaro 2007 RWE investis 25 milionojn da eŭroj en la modernigon de la centralo en Herdecke. La laboroj daŭris de majo ĝis septembro de 2007.

La 12-an de januaro 2015 RWE petis de la urbo Herdecke la permeson malkonstrui la monumentprotektatajn instalaĵojn.

Teĥniko[redakti | redakti fonton]

La rotacirado de malnova centrifuga pumpilo en Koepchenwerk

La nova centralo konstruita en la 1980-aj jaroj estas same kiel la malnova pintodemanda akvoelektra centralo. Dum tempoj kun pli malgranda elektrodemando (pleje dumnokte) akvo el la baraĵlago estas pumpata en la stokbasenon situantan sur monto pli malpli 160 metrojn pli alta. Dum tempoj kun pli alta elektrodemando (pleje dumtage) la akvo refluas tra tubokondukiloj kaj granda inversigebla turbino en la lagon. Per ĝi nun estas produkteblaj ĝis 153 MW da elektra povo ĝis kvar horoj. Ene de 70 sekundoj la turbino estas funkciigebla de halto ĝis maksimuma funkciado. La turbino mem troviĝas 42 metrojn malsupre de la laga akvosurfaco en ŝakto.

Koepchenwerk eluzas la niveldiferenco de la deklivo de la Montaro Ardey al rivero Ruhr

La granda niveldiferenco rezultas el la neceso, escepti dum la pumpado ĉian kavitacian danĝeron. La ŝafto de turbino kaj generatoro estas vertikale aranĝita, la rotoro de la generatoro pezas pli ol 300 tunojn. La ligon al la supra baseno disponigas ŝakto 396 metrojn longa, krevigita en la rokon, tra kiu iras unuopaj tubokondukiloj. Ĉe la enfluejo en la pumpturbinon troviĝas globovalvo, kiu je la tempo de sia produktiĝo estis la siaspece plej granda tutmonde. La valvaro estas fermebla per hidraŭlikaj cilindroj ene de 32 sekundoj.

La ekfunkciadon de la tuta instalaĵo en la pumpadon ebligas frekvencoregulilo de 20 MW da povo. Tiu ĉi frekvencoregulilo estas aktuale ankoraŭ la plej granda en Eŭropo.

La stokbaseno konformigita al la montosupro havas je longo da proks. 600 metroj kaj larĝo da proks. 250 metroj volumenon de pli malpli 1,5 milionoj da kubometroj. La betonsurfacoj en kaj ĉe la stokbaseno estis riparataj en 2007. La ligo al la elektroreto okazas per la ŝaltinstalaĵo Garenfeld en Hagen sur nivelo de ekstra altotensia 220 kV en la reton de la transigoreto-tenanto Amprion.

Teĥnikaj datumoj de la nova centralo
Volumo de la supra baseno: 1.600.000 kubmetroj
Uzebla enhavo: 1.533.000 kubmetroj
Falalto: 165,2 ĝis 145,5 metroj
Konstrudaŭro: 1985–1989
Ekfunkciigo: 8-a de aŭgusto 1989
Fluokvanto dum la pumpado: 101,7 kubmetroj/sekundo
Fluokvanto dum turbinfunkciado: 110 kubmetroj/sekundo
Povumo dum pumpado: 153.59 megavatoj
Povumo dum turbinfunkciado: 153 MW
Laborenhvo de la supra baseno: 649.000 kilovathoroj
Elektre uzebla laborenhavo: 590.000 kilovathoroj
Maksimuma pumpstoka efikeco: 80 elcentoj
Rotacifrekvenco de generatoro, pumpilo kaj turbino: 250 rotacioj pro minuto

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Frumatene ĉe la bordo de l' Lago Hengstey ties akvonivela ŝanceliĝo estas videbla.

Pro la ĉiutaga pumpostokado la akvosurfaco de l' Lago Hengstey povas ŝanceliĝi ene de mallonga tempo je 70 cm (inter +95,6 m kaj +96,3 super marnivelo). Tiu havas konsiderindajn konsekvencojn por la lagoekologio. La randa surkreskaĵo estas konvene reduktita, kaj multaj birdoj, kutime kovantaj ĉe la bordo, tion povas fari nur tre malfacile aŭ nur per artefaritaj helpoj. Krom tio pli malgrandaj vivaĵoj (ankaŭ fiŝoj) malgraŭ kribroinstalaĵoj estas kaptataj de la pumpilsuĉado kaj ne transvivas la centralajn procedojn, precipe la altajn premojn en la tuboj.

Memorprotekto kaj turismo[redakti | redakti fonton]

La malnova Koepchenwerk de kvar maŝinkompletoj kun separitaj pumpiloj kaj akvoturbinoj same kiel la horizontaj ŝaftoj ekde 1986 estas monumentprotektataj, en 1994 ili estis definitive malfunkciigataj. Rigardado ne plu eblas, enrigardoj en la malnovan turbinejon tamen eblas tuj ekde la lagovojo. Informtabuloj estas alireblaj dum la ĝeneralaj labortempoj kaj klarigas la funkcimanieron de la centralo.

La centralo estas stacio de pluraj temovojoj de la Itinero de la Industrikulturo. La la stokbaseno sur la monto kondukas sakvojo barita por la publika motortrafiko, kiun piedirantoj tamen povas uzi por atingi elrigardplatformon super la valo de Ruhr. Tie ankaŭ troviĝas tabulo kun informoj pri la konstruado de Koepchenwerk. Inter la supra baseno kaj la centralo ne ekzistas publike alirebla vojo. La arbarhava krutodeklivo ĉirkaŭ la premtuboj estas vaste forbarita kiel fabrika tereno de RWE.

La lumskribo RWE ĉe la malnovaj premtuboj

Malsupre de la premekvilibrigujoj ĉe la supra baseno troviĝas la tri majusklegoj lumliteroj de la firmao RWE, kiuj ankoraŭ ĝi komence de la 1990-aj jaroj hele lumis dumnokte kaj per tio estis videblaj trans granda distanco kiel landmarkilo, interalie ekde la aŭtovojo A 1.

Proksimume kilometron laŭflue troviĝas je la fino de la Lago Hengstey alia centralo, la rivercentralo Hengstey.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Dieter Dörre: Speicherbecken auf dem Kleff und Hengsteysee - ein Konzept findet Anerkennung in Europa - Ein Bauwerk am Ende der 20er-Jahre in Herdecke errichtet. - Artikolo en: Herdecker Blätter. Kajero 3 (majo de 1993), paĝoj 9-14
  • Ralf Blank: Die Stadt Hagen im Bombenkrieg. En: Gerhard E. Sollbach (eld.): Hagen 1939-1948. Krieg- und Nachkriegszeit. Hagener Stadtgeschichte(n), vol. 4. Hagen 1994. pj. 9-26.
  • RWE Power AG: Pumpspeicherkraftwerk Herdecke, Essen

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]