Kokcinelo (slava mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri kokcinelo en slava mitologio. Pri la insekto laŭ biologia vidpunkto vidu la tekston kokcinelo.
Dia bovineto.

Kokcinelo (ruse божья коровка, dia bovineto) estas sankta insekto en slava mitologio. Ekzistas diversaj popolaj kredoj kaj ritoj, rilatantaj al ĉi tiu skarabo.[1]

Titoloj de kokcinelo[redakti | redakti fonton]

En slava popola tradicio kokcinelo havas multon da nomoj. Ĝi estas nomata "dia bovineto", "dipatrina bovineto", "suneto", "dia suneto", "kroneto", "kukolo" kaj "kukoleto" ktp. S. Uteŝenij nomas kvar precipajn grupojn da titoloj:

  1. Titoloj de radikaloj +vedronъka kaj +pi/nъ/ka.
  2. Titoloj, estiĝintaj sekve de la personigo (de propraj nomoj (+maria, +katarinъka, +margetica, +ivan); titoloj, signifantaj personinojn kaj gradojn de parenceco (+matinъka, +baba ktp.); titoloj, kiuj havas signifon "antaŭdiristino").
  3. Titoloj, devenantaj de la naturaj fenomenoj (de la suno, bestioj kaj birdoj).
  4. Titoloj, kiuj baziĝas sur la realaj ecoj (exemple +mušьka+krasьnjavъka).

Popolaj kredoj kaj ritoj[redakti | redakti fonton]

  • Buĉi kokcinelon estas pekago (sekve, ĝi estas sankta).
  • Se persono tretos ĉi tiun skarabon, iu el la familio de la persono mortos.
  • Kokcinelo estas peranto inter la mondoj. La ĉeĥa tradicia apelo al ĝin estas tradukata al Esperanto tiel: "Suneto, suneto, kien vi ekflugos? En ĉielon aŭ en inferon?"
  • Per kokcinelo oni aŭguras (pri vivo kaj morto, edziĝo, vetero, brutoj, ktp).
  • Oni petas ĉi tiun insekton doni panon, lakton, buteron (verŝajne tio estas petoj pri rikolto kaj bona melkado). Ekzemple:

"Dia bovineto
Forflugu en ĉielon
Alportu al mi panon
Nigran kaj blankan
Nur ne albrulitan".

  • Se persono perdiĝis en arbaro, li / ŝi petas kokcinelon montri la vojon.

Slavistoj pri kokcinelo[redakti | redakti fonton]

V. N. Toporov opinias ke kokcinelo rilatas al la "fundamenta mito" de hindeŭropanoj (rekonstruita de li kaj V. V. Ivanov).[2] O. A. Ternovskaya ligas la insekton kun la slava festo Kupalo. [3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • ruse: Гура А. В. Символика животных в славянской народной традиции. М., 1997. С. 492-500.
  • ruse: Мифы народов мира (энциклопедия). Божья коровка.
  • ruse: Терновская О. А. Божья коровка или ночь накануне Ивана Купалы (соотношение микро- и макроструктур) // Славянское и балканское языкознание. Структура малых фольклорных текстов. М., 1993. С. 41-55.
  • ruse: Топоров В. H. Балтийские и славянские названия божьей коровки (Coccinella septempunctata) в связи с реконструкцией одного из фрагментов основного мифа, в кн.: Этнолингвистические балто-славянские контакты в настоящем и прошлом. M., 1978.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ruse: Гура А. В. Символика животных в славянской народной традиции. М., 1997. С. 492-500.
  2. ruse: Топоров В. H. Балтийские и славянские названия божьей коровки (Coccinella septempunctata) в связи с реконструкцией одного из фрагментов основного мифа, в кн.: Этнолингвистические балто-славянские контакты в настоящем и прошлом. M., 1978.
  3. ruse: Терновская О. А. Божья коровка или ночь накануне Ивана Купалы (соотношение микро- и макроструктур) // Славянское и балканское языкознание. Структура малых фольклорных текстов. М., 1993. С. 41-55.