Sadko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sadko
“Sadko”, Ilja Repin, 1876 Rusa Muzeo, Sankt-Peterburgo
“Sadko”, Ilja Repin, 1876
Rusa Muzeo, Sankt-Peterburgo
bylina • mita persono • legenda figuro
Informoj
Sekso viro
Specio rolulo de mezepoka novgoroda epopeo
Loĝloko Velikij Novgorod
Okupo Guzliisto, komercisto, aventurulo
vdr
Sadko
bylina • mita persono • legenda figuro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Sadko (ruse Садко) estas hero de malnova rusa epopeo. Li estas novgoroda aventurulo, komercisto kaj guzliisto. Ekzistas 9 diversaj variantoj de la epopeo pri Sadko.[1]

Je lia honoro 11-an de aprilo 2018 la Internacia Astronomia Unio nomis la krateron sur Karono, la luno de Plutono.[2]

La epopeo[redakti | redakti fonton]

“La mara caro dancas”, Frank C. Papé, 1916

Laŭ la plej fama kaj ampleksa varianto (de Sorokin)[1] Sadko dekomence estis malriĉa guzliisto, kaj vivtenis sin per ludado dum festenoj. Foje oni ne vokis lin ludi dum naŭ tagoj, kaj ĉiun trian tagon li ludis sur la bordo de la lago Ilmen pro malĝojo. Post la tria surborda ludado la akvo ŝaŭmiĝis kaj aperis la mara caro, al kiu tre plaĉis la muziko de Sadko. Dankinte, la caro instruis Sadko-n veti “je sia kapo” kun riĉaj komercistoj pri tio, ke en la lago ekzistas fiŝo “araj plumoj”, kaj promesis, ke Sadko sukcesos kapti tri tiajn fiŝojn. Tiel ja okazis, kaj Sako gajnis. Li komencis komerci kaj tre riĉiĝis. Li eĉ fanfaronis, ke li povas aĉeti ĉiujn varojn en Novgorod, kaj efektive dum du tagoj aĉetis ĉion, sed en la tria tago cedis, konfesinte Novgorod-on pli riĉa ol si.

Poste Sadko konstruis tridek ŝipojn, ŝarĝis ilin per la novgorodaj varoj kaj navigis trans maro por komerci. Vendinte la varojn kaj ricevinte grandan profiton, li eknavigis hejmen. Okazis granda ŝtormo, kaj la ŝipoj ne povis fuĝi el ĝi. Sadko decidis, ke la mara caro atendas pagon de li, kaj ordonis meti en la akvon barelojn kun arĝento kaj kun oro, sed la ŝtormo ne ĉesis. Do Sadko konjektis, ke la caro atendas vivan oferaĵon. Laŭ loto oni oferis Sadko-n. Li prenis kun si sian guzlion, kaj oni lasis lin sur tabulo en la maro. Sadko ekdormis sur la tabulo kaj vekiĝis en palaco de la mara caro. La caro postulis ke Sadko ludu guzlion. Dum tri diurnoj Sadko ludis, kaj la caro dancis. Pro tio en la maro okazis forta ŝtormo, kaj multaj homoj pereis, kaj sankta Nikolao aperis ĉe Sadko kiel maljunulo kaj diris, ke Sadko ne plu ludu. Sadko ŝiris la kordojn kaj rifuzis ludi plu.

La caro proponis al Sadko edziĝi. Laŭ konsilo de sankta Nikolao Sadko preterlasis 900 virgulinojn kaj elektis la lastan, Ĉernavan. Poste li endormiĝis kaj vekiĝis apud Novgorodo, sur la bordo de la rivero Ĉernava. Li ekvidis siajn ŝipojn venanta al Novgorod. Poste Sadko konstruis preĝejon honore de sankta Nikolao kaj ne plu vojaĝis trans maro.[3]

Aliaj variantoj de la epopeo[redakti | redakti fonton]

En kelkaj variantoj Sadko juĝis disputon inter la mara caro kaj ties edzino: kio estas pli valora en Rusjo,[4] ĉu oro aŭ ŝtalo? Sadko elektis ŝtalon. Laŭ alia varianto anstataŭ sankta Nikolao la subfunda carino helpis al Sadko.

En la kolekto de malnovaj rusaj versoj de Kirŝa Danilov [5] pri Sadko oni rakontas en du kantoj. Unu el ili (estas la 26-a kanto laŭ eldono de 1892 aŭ 28-a laŭ eldono de 1977) tre diferencas de la kutima varianto. Laŭ ĝi Sadko estis nek guzliisto nek novgorodano, sed iu homo, veninta Novgoroden de Volgo. Li transdonis saluton al Ilmenj de ties fratino Volgo, kaj Ilmenj helpis lin: li kaptis multon da fiŝoj, kiuj turniĝis en monon. Li vetis, ke li povos aĉeti ĉiujn varojn en Novgorod dum tri tagoj, kaj efektive li aĉetis ĉion, eĉ rompitajn potojn.[6]

Opero[redakti | redakti fonton]

Ekzistas la opero “Sadko” fare de Nikolaj Rimskij-Korsakov, ĝi estis unuafoje prezentita en 1898. La libreto estis verkita plejparte laŭ diversaj variantoj de la epopeo pri Sadko, kune kun popolaj fabeloj el la kolekto de Aleksandr Afanasjev.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Садко, Энциклопедический словарь Брокгауза и Ефрона: В 86 томах (82 т. и 4 доп.). — СПб., 1890—1907.
  2. Sadko (15742) (angle). Gazetteer of Planetary Nomenclature. IAU Working Group for Planetary System Nomenclature.
  3. № 134. Садко // Песни, собранные П. Н. Рыбниковым / Под. ред. А. Е. Грузинского. — М.: Сотрудник школ, 1910. — Т. II. — С. 243–254. — 727 с.
  4. Ruse: Русь. En frua mezepoko teritorio loĝata de orientslavaj gentoj; heredintoj de Rusjo estas nuntempaj Rusio, Ukrainio kaj Belorusio; la vorto estas difinita en la vortaro de Volodimir Pacjurko Arkivigite je 2020-12-09 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Древние российские стихотворения, собранные Киршею Даниловым — СПб., [1892]. — 352 с.
  6. Садко богатой гость

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]