Zduhaĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oni opinias, ke la montenegra militestro Marko Miljanov estis zduhaĉo, kiel kelkaj aliaj historiaj agantoj.

Zduhaĉo (serbe здухаћ, ветрогоња, вједогоња, вјетровњак, облачар, градобранитељ, виловити, змајевити) laŭ serbaj kaj montenegraj popolaj kredoj estas homo aŭ besto, havanta dajmonajn ecojn. Zduhaĉo povas batali kontraŭ malbona vetero, defendante sian teritorion kontraŭ atakoj de aliaj atmosferaj dajmonoj. Li (aŭ ŝi) havas du animojn; dum dormado animo de la zduhaĉo forlasas lian korpon kaj, irante al la lukton kontraŭ dajmonaj oponantoj, kondukas ventojn kaj forpelas hajlajn nubojn.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ruse Славянские древности. Этнолингвистический словарь. — М.: 1999. Том 2, стр. 303.