Šemík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Šemík
mita ĉevalo
Informoj
Originala nomo Šemík
Sekso virseksa organismo
vdr
Horymír estas saltanta sur Šemík el roko al Vyšehrad

Šemík estas mita ĉevalo el ĉeĥaj historiaj legendoj. Ĝia mastro estis Horymír, vladiko neumětela, kiun Šemík savis antaŭ certa morto per kuraĝa salto el roko ĉe Vyšehrad. Poste ĝi alveturis Horymíron ĝis Neumětely kaj subiĝis al vundoj, kiujn ĝi kaŭzis al si per la salto. Laŭ la legendo Šemík estis entombigita en Neumětely, kie ĝis hodiaŭ situas ĝia kripto – super ŝtono en formo de ĉevala kapo.

Kripto[redakti | redakti fonton]

Kripto de Šemík en Neumětely
Priskribo sur murgazeto apud la monumento de Šemík en Neumětely

En la jaro 1813 klopodis la ŝtonon en formo de ĉevala kapo forruligi rusaj soldatoj, kiuj serĉis sub ĝi trezoron. Ili kunpuŝiĝis pro tio kun la lokuloj kun armilo en la manoj, do la forruligo de la ŝtono sukcesis nur en la dua duono de la 19-a jarcento al administranto de senjorujo Gaussauer; la preteksto estis ankaŭ serĉado de la trezoro, sed oni trovis nenion - eĉ ne ĉevalajn ostojn.

Ekde la jaro 1887 la ŝtono estas protektata per antikva templeto, kiun lasis ĉi tie konstrui Karolo el Schwarzenbergidoj.En la fasado de la templeto estas ĉizita skribaĵo: "En Neumětely oni kredis kaj kredas, ke ĉi tie Šemík, la fidela ĉevalo de kavaliro Horymír, enfosita kuŝas."

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • JIRÁSEK, Alois. Staré pověsti české. Ilustrace Mikoláš Aleš. Praha: Cesty, 1999. Kapitola O Křesomyslu a Horymírovi, s. 48-53.
  • JIRÁSEK, Alois. Staré pověsti české. Ilustrace Věnceslav Černý. 7. vyd. Praha: Jos. R. Vilímek, 1921. 375 s. Dostupné online. Kapitola O Křesomyslu a Horymírovi, s. 83–91.