Kolekto Esperanta aprobita de d-ro Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logotipo de la kolekto

La Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof estis libroserio de eldonejo Hachette. En la kolekto aperis lernolibroj kaj vortaroj por francoj kaj multaj literaturaj verkoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1901 Zamenhof, danke al la iniciato de Bourlet[1] kaj la perado de Louis de Beaufront, subskribis kontrakton kun Hachette pri eldono de la kolekto. La enhavo estis nur verkoj ekzamenitaj de Zamenhof mem, kaj la firmao ricevis ekskluzivan monopolon por ties eldonado. Tiamaniere estis garantiita apero de vere bonaj, rekomenditaj verkoj Esperantistaj.

Sed baldaŭ la firmao pretendis, ke ĝi sole havis la rajton eldonadi Esperanto-verkojn, kaj la ĝenerala esperantistaro ne konsentas. Zamenhof mem en 1905 ĉesigis la „kolekton aprobitan“ kaj de tiam la firmo eldonis nur liajn proprajn verkojn.

Listo de libroj[redakti | redakti fonton]

(Laŭ reklamo presita en kvara eldono de Hamleto, 1906.)

Libroj por franclingvanoj[redakti | redakti fonton]

  • Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, L. de Beaufront.
  • Corrigé de Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, L. de Beaufront
  • Commentaire sur la grammaire Esperanto, L. de Beaufront
  • Texte synthétique des règles, préfixes, suffixes, expressions de l’Esperanto, traduction française en regard, L. de Beaufront
  • Thèmes d’application, Lexicologie, Syntaxe, Formation des mots de l’Esperanto, vocabulaire des mots employés, L. de Beaufront
  • Cours commercial d’Esperanto, Marissiaux
  • Corrigé des exercices du Cours commercial d’Esperanto, M. Marissiaux
  • L’Esperanto en dix leçons, Th. Cart kaj Pagnier
  • Corrigés des Exercices de l’Esperanto en dix leçons, Th. Cart kaj M. Procureur
  • Premières leçons d’Esperanto, Th. Cart.
  • Dictionnaire Esperanto-Français, L. de Beaufront
  • Structure du dictionnaire Esperanto. Réponse à beaucoup d’objections. (Teksto esperanta kaj franca), L. de Beaufront
  • Vocabulaire Français-Esperanto et Vocabulaire abrégé Esperanto-Français, Th. Cart, M. Merckens kaj P. Berthelot
  • Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, R. Lemaître

Tekstoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1998: ITÔ Kanzi. La firmo Hachette kaj la "Kolekto Aprobita". En: Menade bal püki bal - Festlibro por Reinhard Haupenthal. Saarbrücken: Iltis 1998, p. 145-160.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La "nova energio" de Carlo Bourlet", artikolo el la retejo de La Ondo de Esperanto.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.