Kolomeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Pysanka Museum.JPG
Kolomea muzeo de paskaj ovoj

Kolomeo - ukraine Коломия [Kolomija], pole Kołomyja - estas urbo en la nuna Ivano-Frankivska provinco de Ukrainio je ambaŭ bordoj de rivero Prut. Nun ĝi havas proksimume 60 000 loĝantojn. Unue la urbo estis menciita en galiciaj kronikoj en 1241. De 1405 ĝi havas urbajn rajtojn laŭ la Magdeburga juro. Ĝis la Dua Mondmilito en la urbo vivis precipe poloj kaj judoj - anoj de ambaŭ grupoj en la milito estis amasmurditaj, kaj la travivintaj poloj post la militofino estis perforte translokigitaj al Pollando.

En Kolomeo inter alie loĝis la ukrainaj verkistoj Vasil Stefanik kaj Ivan Franko. En la urbo funkcias la tutmonde ununura muzeo de paskaj ovoj.

Ligoj al Esperanto

En la urba gimnazio instruis biologion la renoma ukraina esperantisto Orest Kuzjma.

Partnera urbo

  • Nysa, ĝis la jaro 1945 germania urbo, de tiam parto de Pollando: al tiu urbo post 1945 estis translokigitaj multaj poloj antaŭe vivintaj en Kolomeo