Komáří vrch (Orlica montaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Komáří vrch
Komáří vrch
esperante: Kula monto, germane: Mückenberg
monto
Pinto de la monto
Oficiala nomo: Komáří vrch
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Rychnov nad Kněžnou
Municipoj Orlické Záhoří, Říčky v Orlických horách
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Akvejo Divolá Orlice
Situo Komáří vrch
 - alteco 991 m s. m.
 - koordinatoj 50° 13′ 55″ N 16° 29′ 06″ O / 50.23194 °N, 16.48500 °O / 50.23194; 16.48500 (mapo)
Rezervejo Komáří vrch
Plantaro fago, ordinara piceo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Komáří vrch (Orlické hory)
Portalo pri Ĉeĥio

Komáří vrch (en traduko Kula monto, germane Mückenberg) estas monto en Ĉeĥio, en montaro Orlica montaro.

Situo[redakti | redakti fonton]

Komáří vrch troviĝas en sudorienta finigo de Kunštátský hřbet - geomorfologia subdistrikto de Orlica montaro - proksimume 7,5 km norde de Rokytnice v Orlických horách. Temas pri dumonto. La ĉefa nivellinio estas lokigita sudoriente, same alta nordokcidenta estas en distanco proksimume 300 metroj. Suud la sudorienta deklivo troviĝas montoselo Mezivrší, kiu apartigas Kunštátský hřbet de Anenský hřbet. Precipe la nordorientaj kaj sudokcidentaj deklivoj montras grandan superiĝon kaj abruptecon.

Akvaro[redakti | redakti fonton]

Komáří vrch falas en akvejon de rivero Divoká Orlice, kiu trafluas sub ties nordorienta deklivo. Rojoj fontantaj en la sudokcidenta deklivo estas alfluantoj de rivero Říčka respektive Zdobnice, kiu ankaŭ kunfluiĝas kun Divoké Orlice.

Vegetaĵaro[redakti | redakti fonton]

La montodorsan parton de Komáří vrch kovras devena montara faga arbaro, kiu estas protektata enkadre de samnomata naturrezervejo[1]. La malpli altajn partojn kovras mastrumaj piceaj arbaroj. La montopinto apartenas en regiono de PPR Orlica montaro[2].

Komunikiloj[redakti | redakti fonton]

Tra la montoselo Mezivrší kondukas vintre neretenigata ŝosea komunikilo el Říčky ĝis Orlické Záhoří. Proksime de la montopinto kondukas en la orienta deklivo ruĝe ruĝa turisma marko markita Vojo de Jirásek, tra la okcidenta direkto poste biciklista vojo 4071. La deklivoj de la monto estas multaj retoj de skikuristaj vojoj.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tra la nordorienta deklivo de la monto estis antaŭ la dua mondmilito konstruita linio de fortikaĵoj kontraŭ nazia Germanio. Troviĝas ĉi tie objektoj de malpezaj kaj pezaj fortikaĵoj, precipe infanteriaj fuortoj R-S 90/I kaj R-S 90/II. Sur la montopinto de Komáří vrch mem estis konstruita artileria gvatturo R-S 91.

Referencoj[redakti | redakti fonton]