Komnenia restaŭrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Bizanca Imperio sub Manuelo la 1-a Komneno, ĉ. 1170. En tiu epoko, granda parto de Malgranda Azio kaj granda parto de Balkanio estis jam rekuperitaj.

La Komnenia restaŭrado estas la termino uzata de historiistoj por priskribi la militan, financan, kaj teritorian rekuperon de la Bizanca Imperio sub la Komnena dinastio, el la surtronigo de Aleksio la 1-a Komneno en 1081 al la morto de Androniko la 1-a Komneno en 1185. Je la komenco de la regado de Aleksio la 1-a, la imperio estis malfortigita pro sia malvenko fare de la Selĝukoj en la Batalo de Manzikerto en 1071. La imperio estis ankaŭ minacata de la Normanoj de Roberto Gviskardo, kiu estis invadante Balkanion el sia bazo en suda Italio. Ĉio tio estis okazinta ĉar la imperia militinstitucio estis dekadenca kaj pli kaj pli dependis el pagosoldatoj. Antaŭaj imperiestroj krome estis elspezintaj la grandajn orajn stokejojn de Konstantinopolo, kaj tiel la defendo de la imperio estis malfacila, dum estis malmultaj trupoj por plenigi la defendotruojn.

La Komnenoj tamen sukcesis restarigi la Bizancan hegemonion en la Mediteranea mondo, kaj milite kaj kulture. Rilatoj inter la Bizanca Oriento kaj la Okcidenta Eŭropo floris, ekzemple pro la kunlaborado de Aleksio la 1-a kaj postaj imperiestroj kun la Krucmilitistoj (Aleksio ludis gravan rolon en la alvoko de la Unua Krucmilito). La disigita kaj disorganizita Bizanca armeo estis restrukturita en kompetenta luktoforto kiu iĝis konata kiel Komnena Bizanca armeo. Kvankam la Imperio rapide disintegriĝis post la morto de la lasta Komnena Imperiestro, Androniko la 1-a, en 1185, la Komnenia Restaŭrado estis la fina pinto de la dekkvin-centjara historio de la Romia Imperio.