Komunikado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komunikado (de latina: communicare, «fari komune») signifas interŝanĝo de informo inter personoj aŭ maŝinoj. Teknologio kiu temas pri representado, transigo, tradukado aŭ proceso de datumo inter homoj, ejoj kaj maŝinoj, nomiĝas informada kaj komunikada teknologio. La akadema disciplino kiu studadas komunikado nomiĝas komunikadaj studoj.

Interne en komunikadaj studoj oni kutime apartigas la fako en kvar subgrupoj; interpersona komunikado, intrapersona komunikado (komunikado kun sin mem, ekz. skribante memorfolioj), ektrapersona komunikado (komunikado inter maŝinoj, kiel ekz. tekstprocesoro) kaj komunikado tra amaskomunikiloj.

Kiel oni komunikas

Simpla komunikada modelo kun sendilo, kiu transigas mesaĝon al ricevanto. La modelo prezentas unudirektan komunikadon kaj ne enkonsideras eksterajn variantojn.

Kommunikado enhavas minimume kvar elementoj; sendanton, mesaĝon, komunikadan kanalon kaj ricevanton. Tiaspeca modelo estas la plej simpla kiun oni povas fari. La modelo ne konsideras pri la kontekstojn, kiuj ampleksas ambaŭ la sendanton kaj la ricevanton. Ĝi ankaŭ ne konsideras pri teknikaj variaĵoj kiel distanco, lingvo, diversaj kulturaj elirpunktoj kaj teknikiloj. La sendanto-mesaĝo-ricevanto-modelo estas la elirpunkto por plejparte de nuntempaj komunikadaj modeloj.

Du el la plej konataj modeloj estas la Lasswell-formulon kaj la Shannon-Weaver-modelon, kiuj ambaŭ enhavas multajn similaĵojn kun la sendanto-mesaĝo-ricevanto-modelo.

Plej ofte oni konsideras kiel plej tipa formo de komunikado la lingva komunikado, sed vere estas multaj aliaj tipoj de komunikado, kiel per simboloj, signoj, gestoj, ktp.


Telegrafo

Telegrafo estas komuniksistemo por transdoni informon, plej ofte informajn kodojn optike (vide), akustike (aŭde) aŭ elektre (senseble per aparatoj). La sistemo estis konata eĉ en la antikvaj tempoj, invento de Samuel Morse kaŭzis furoran sukceson.

Telefono

Telefono estas komuniksistemo unue kreita por transdoni la homan voĉon.

La telefono estis inventita dum la jaroj 1860 de Antonio Meucci, Italo enmigrinta en Usono. (Oni kutime diras, ke la kanadano Alexander Graham Bell deponis breveton en 1876, sed Meucci deponis demando pri breveton en 1871 kaj, mankante la monon, lasis ĝin ĉesi validi en 1874.)

Telefono estis komerce ekspluatata ek de 1877 en Usono, kaj tre rapide tra la tuta mondo.


Vidu ankaŭ