Komunumaro Mittelangeln

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mittelangeln
Blazono
Komunumaro Mittelangeln (Germanio)
Komunumaro Mittelangeln (Germanio)
DEC

Map

Amt
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Schleswig-Flensburg
Urborajtoj Komunumaro (Amt)
Aŭtomobila kodo SF
Oficiala Municipokodo 010595949
Subdivido 3 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Helmut Wacker
Titolo de komunumestro Amtsvorsteher
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Bahnhofstr. 1
komunumoparto Satrup
24986 Mittelangeln
Demografio
Loĝantaro 10251 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 42′ N, 9° 35′ O (mapo)54.79.5833333333333Koordinatoj: 54° 42′ N, 9° 35′ O (mapo)
Areo 100,01 km²
Oficiala retejo http://www.amt-mittelangeln.de
vdr

Mittelangeln estas komunumaro en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schleswig-Flensburg de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Fine de decembro 2022 la komunumaro sume havis 10 251 loĝantojn. La nomo indikas, ke la regiono estis la centra parto de la regno Angeln, kiun loĝigis ĝermana tribo, kiu en Esperanto nomatas engloj - la engloj tamen ne nur loĝis ĉi tie, sed sume vivis en pli granda regiono, kiu kovris signifan parton de la duoninsulo Jutlando, en kaj nuntempa Germanio kaj nuntempa Danio.

Membraj komunumoj kun komunumopartoj[redakti | redakti fonton]

situo de la komunumaro kun ĉiuj partoj

Historio[redakti | redakti fonton]

blazono de la eksa komunumaro Satrup

En 1947 fondiĝis la komunumaro Amt Satrup kun administra centro en la loĝloko Satrup. Al ĝi tiam apartenis la komunumoj Satrup, Esmark, Rehberg, Rüde kaj Obdrup.

Kadre de administra reformo de la jaro 1970 la komunumoj Satrup, Esmark, Rehberg kaj Obdrup kuniĝis al pli granda komunumo Satrup kaj la komunumoj Havetoftloit, Torsballig kaj Schnarup-Thumby aldoniĝis al la komunumaro.

La 1-an de januaro 2008 la ĝis tiam administre sendependa komunumo Sörup aliĝis al la komunumaro, kiu sekve ŝanĝis sian nomon al Amt Mittelangeln. La 1-an de marto 2013 la tiamaj komunumoj Havetoftloit, Rüde kaj Satrup kuniĝis al nova komunumo Mittelangeln.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]