Geest und Marsch Südholstein (germane, proksimuma prononco [GE:ST unt MARŜ zidHOLŝtajn], "sabla kaj aluvia grundo de suda Holstinio") estas komunumaro de Germanio, en Esperanto iom mallongigebla komunumaro suda Holstinio. La administra unuo ekestis la 1-an de januaro 2017 el la antaŭa komunumaro Moorrege de sep membraj komunumoj, al kiu aliĝis la tri komunumoj de la najbara antaŭa komunumaro Haseldorf. Ĝi troviĝas en la distrikto Pinneberg de la federacia landoŜlesvigo-Holstinio. La komunumara teritorio situas oriente de la rivero Elbo, en la sudokcidenta parto de la distrikto kaj nur malmultajn kilometrojn nordokcidente de la urbego Hamburgo. Fine de la jaro 2022 la teritorio de la nuna komunumaro havis loĝantojn.