Konĉerto por hobojo kaj orkestreto D-maĵora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konĉerto por hobojo kaj orkestreto D-maĵora
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Richard Strauss en la jaro 1945

La Konĉerto por hobojo kaj orkestreto D-maĵora de Richard Strauss ekestis en 1945 kaj estis prezentata la 26-an de februaro 1946 en Zuriko. Ĝi estas dediĉita al la Tonhalle-Orkestro je Zuriko kaj ties direktisto Volkmar Andreae. Solisto de la unua prezentado estis Marcel Saillet, solo-hobojisto de la Tonhalle-Orkestro.

Movimenta sinsekvo (seninterrompe traludendaj):

  • Allegro moderato
  • Andante
  • Vivace
  • Allegro

Ekesto[redakti | redakti fonton]

La konĉerto ekestis tuj post la Metamorfozoj por 23 solo-arĉistoj, kaj ambaŭ verkojn nomis la komponisto du jarojn poste kiel unu el siaj „metiaj verkoj“, por ke la dekstra manartiko liberigita de la taktobastono ne ekdormas antaŭtempe“ (letero de la 1-a de aprilo 1947 al la argentina muzikverkisto Johannes Franze).

Inter la „Metamorfozoj“ komponitaj en deprimita animagordo kaj la jam esence pli optimistime sona hobojokonĉerto staris por Strauss la fino de la Dua Mondmilito kaj la unua kontakto kun la usonanoj mallonge antaŭe nomitaj „krimema fisoldataro“: iomete surprizite li konstatis, ke tiuj ĉi kontraŭstariĝis al li per respekto, petis de li aŭtografojn kaj protektis lian vilaon en Garmisch. La okupaj trupoj estis ekde tiam „treege afablaj kaj bonvolemaj“ (letero de la 10-a de majo 1945).

Unu el ĉi tiuj soldatoj estis la 24-jara hobojisto John DeLancie el Ĉikago, kiu rekte demandis Strauss, ĉu li iam ajn intencis komponi konĉerton por hobojo. Lia respondo estis klare „Ne!“ (DeLancie). Mallonge poste Strauss komencis la komponadon de sia hobojokonĉerto.

Dum la verkado Strauss translokiĝis pro sia atakita sanstato kaj la malbona provizosituacio en postmilita Germanujo en Svisujon, plano, kiun li jam karesis jam ekde la somero de 1944.[1] En Hotelo Verenahof en Baden (Argovio), sia provizora restadejo, li finverkis la konĉerton en oktobro de 1945.

Unua prezentado[redakti | redakti fonton]

La 25-an de januaro 1946 la „Metamorfozoj“ estis unuafoje prezentataj en Zuriko – je foresto de la komponisto, kvankam li tagon antaŭe estis direktinta la provludon, eble pro la persona graveco, kiu tenis la verko por li, eble tamen ankaŭ pro la malhelpaĵoj, kiujn li daŭre travivis en Svisujo. La 26-an de februaro 1946 nun okazis, ankaŭ en Zuriko, la unua prezentado de la hobojokonĉerto, kaj ĉifoje la komponisto volis ĉeesti. La organizantoj donis al li – konscie lian mankan konfrontiĝon kun lia persona politika pasinteco – sidlokon en la malantaŭaj vicoj de la ĉambrego; aŭskultantino el la unua vico interŝanĝis tamen kun li la lokon kaj remetis lin per tio simbole sur la scenejon.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La Konĉerto por hobojo kaj orkestreto D-maĵora havas klasikan formon. La unuaj tri movimentoj transiras senpaŭze unu en la alian, antaŭ la lasta movimento fermato mallonge haltigas la muzikan pasadon. La soloparto trairas escepte kelkajn interludojn de la tuteco la tutan pecon. Ĝin akompanas delikate instrumentita orkestreto, foje ankaŭ solovjolo aŭ soloviolonĉelo, kio ĉiam reliefigas la solistan voĉon. La kontrapunkte same modeste kiel lerte priverkitaj temoj perfekte briligas la ecojn de la sonaj registroj de la hobojo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jürgen May: Last Works. En: Charles Youmans (eldoninto): The Cambridge Companion to Richard Strauss. Cambridge University Press, Cambridge k. a. 2010, ISBN 978-0-521-89930-7, S. 186.