Konan la 4-a (Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Conan la Kvara
Duko de Bretonio
Conan IV de Bretagne.jpg
Regado 1156-1166
Ceteraj titoloj Duko de Bretonio
Grafo de Richmond
Naskiĝo 1138
Morto 20-an de Februaro 1171
Antaŭulo Eudon de Porhoët
Idaro Konstanca de BretonioRed crown.png
Dinastio Familio de Pentievro
Patro Alano la Nigra
Patrino Berta de Bretonio
Antaŭulo Alano la Nigra
v  d  r
Information icon.svg

Conan la Kvara dirata la Eta (ĉ. 1138 - 20-an de Februaro 1171), filo de Alano la Nigra, senjoro de Guingamp kaj grafo de Richmond, kaj de la dukino Berta de Bretonio, filino de la duko Conan la Tria, estis grafo de Richmond de 1146 ĝis 1171 kaj duko de Bretonio de 1156 ĝis 1166.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Conan la Tria elektis Conan la Kvaran kiel sian heredanton sub la regentado de Eudon de Porhoët, dua edzo de Berta, senheredigante pro nelegitimeco, sian filon Hoel kiu, venkita de Eudon, devis kontentiĝi per la graflando de Nantes. Kiam plenaĝa, Conan la Kvara, ribelinta kontraŭ sia bopatro, kiu rifuzis lasi la tronon de la duklando al li, alianciĝis al Hoel sed estis venkita de Eudon en 1154. Li rifuĝis al Anglio proksime de Henriko la Dua Plantaĝeneto, kiu konfirmis al li la posedon de la titolo kaj honoro de Richmond, heredintaj de lia patro. Tiu « honoro » konsistis el aro da grundoj kaj enspezoj en la graflando de Yorkshire.

Conan ricevis anglan militan helpon, kiu ebligis al li reveni en la duklandon de Bretonio kaj gajni apogon de pluraj feŭduloj, sed lia pozicio de vasalo de la reĝo de Anglio estigis la ribelon de bretonaj senjoroj sub la konduko de Eudon de Porhoët. Tiu lasta, venkita, rifuĝis ekster Bretonion. Conan la Kvara estis proklamita duko en 1156, sed en la sama jaro, la Nantes-anoj forpelis lian onklon Hoel kaj elektis kiel grafon la plej junan fraton de Henriko la Dua, Gotfredo Plantaĝeneto, jam grafo de Mansio kaj de Anĝevio de 1156. La graflando de Nantes eliris el la duklando. Je la morto de Gotfredo en 1158, Conan kredis povi reakiri la landon de Nantes, sed devis redoni ĝin al Henriko la Dua.

En 1160, kun la konsento de la reĝo de Anglio, Conan edziniĝis al Margareta de Huntingdon. Konstanca naskiĝis iom poste kaj rapide fariĝis fianĉinigita (kiam 4-jara) al la tria filo de la reĝo Henriko la Dua, Gotfredo la Dua Plantaĝeneto (8-jara).

Eudon de Porhoët gvidis ribelon, kiu havis kelkajn sukcesojn, sed tio ofertis al Henriko la Dua pretekston[1] por interveni en Bretonio kun armeo, kiu konkeris Josselin en 1168. Henriko la Dua senposedigis Eudon de Porhoët de Porhoët, kaj, post lasta ribelo en 1173, de la graflando de Pentievro.

Henriko la Dua ne plu toleris misordon en la duklando, aparte la malfacilaĵojn al la mara komerco inter siaj diversaj posedaĵoj (norde kaj sude de Bretonio) fare de la ŝippereigantoj, trouzantaj la rajton pri vrakoj[2]. Conan devis abdiki favore al sia estonta bofilo. Ĉar tiu lasta estis nur 9-jara, Henriko la Dua sin agnoskigis gardanto de la duklando fare de la baronoj, atendante la plenaĝiĝon de sia filo.

Conan konservis nur la graflandon de Guingamp kaj mortis kvar jarojn post sia abdiko. Li estis entombigita en la abatejo de Bégard.

Edziĝo kaj idaro[redakti | redakti fonton]

Li edziĝis al Margareta de Huntingdon kaj ili havis unu filinon :

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Multaj ribeletoj okazintaj en pluraj el liaj kontinentaj feŭdoj (Normandio, Mansio, ktp.), Henriko la Dua decidis mem iri por reordigi siajn teritoriojn
  2. Judith Everard. « Le duché de Bretagne et la politique Plantagenêt aŭ XIIekaj XIIIe », in Marin Aurell et Noël-Yves Tonnerre éditeurs. Plantagenêts et Capétiens, confrontations et héritages, colloque des 13-15 mai 2004, Poitiers. Brepols, 2006, Turnhout. Collection Histoires de famille. La parenté au Moyen Âge. ISBN 2-503-52290-4, (p. 202)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Listo de la suverenoj de Bretonio