Koncentrejo Niederhagen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La koncentrejo Niederhagen estis nazia koncentrejo ĉe la rando de la vilaĝo Büren-Wewelsburg. Ekde majo de 1939 la kaptitoj estis taskigitaj je la transkonstruado de la fortikaĵo Vevelsburgo. Laŭ la planoj de Heinrich Himmler Vevelsburgo post la nazia "fina venko" devus esti la centro de la mondo. La unuaj kaptitoj devenis de la koncentrejo Sachsenhausen.

Inter la ĉirkaŭ 3.900 kaptitoj troviĝis atestantoj de Jehovo, kaptitoj pro politikaj kialoj, ciganoj, samseksamuloj, judoj, militaj kaptitoj kaj perforte devigitaj laboristoj el Pollando, Sovetunio, Ĉeĥoslovakio, Francio, Nederlando kaj Belgio. Preskaŭ triono de ili ne travivis ĝis la liberiĝo.

Estas pruvite ke mortis 1.285 kaptitoj, precipe pro malsato, malvarmo, malsanoj kaj torturoj. En la jaro 1942 oni konstruis propran kadavrobruligejon por la koncentrejo.

La Gestapo uzis la koncentrejon ankaŭ kiel ekzekutejon. Laŭ ordono de Heinrich Himmler ĉi tie estis mortigitaj entute 56 personoj el Vestfalio-Lipo, inter ili virinoj kaj infanoj.

Inter la 1a de septembro 1941 kaj la 1a de majo 1943 la koncentrejo estis aŭtonoma. Antaŭe ĝi unue apartenis al la koncentrejo Sachsenhausen, poste al la koncentrejo Buchenwald. Ekde la jaro 1943 restis nur ĉirkaŭ 50 kaptitoj en ĝi, ĝis ili estis liberigitaj je la 2a de aprilo 1945 fare de soldatoj de la usona armeo.

De la koncentrejo malmulto konserviĝis. En la iama koncentreja kuirejo troviĝas nun la ilar-stokejo de la loka Volontula Fajrobrigado kaj kelkaj loĝejoj. La pordega domo estas uzita kiel dufamilia domo, kaj en la cetera teritorio troviĝas pliaj loĝdomoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Hüser, Wulff E. Brebeck: Wewelsburg 1933-1945. Münster, 4. überarbeitete Auflage 2002