Koncentrejo San Giovanni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
memorejo en Rodoso

La koncentrejo San Giovanni (campo di concentramento San Giovanni di Rodos) estis provizora malliberejo de 1940 ĝis 1942 sur la insulo Rodoso por la juda grupo Pentĉo savita de ŝipa averio survoje al Palestino.

Historio[redakti | redakti fonton]

La cionisma junulara organizo Betar (hebree בית"ר, fondita en 1923 en Rigo) organizis la foriron de judaj rifuĝintoj el Bratislavo sur Danubo al la Nigra Maro sur la Danuba padelvaporŝipo Pentĉo, probable origine bulgare nomata Пентчо,[1] kutima vira persona nomo, kaj de tie tra la Egea Maro direkte al Mandata Palestino. Post motorpaneo, la ŝipo, tute troŝarĝita de pli ol 500 homoj, ŝiprompiĝis sur la neloĝata grekia insulo Kamilonísi (Καμηλονήσι) norde de Kreto kaj Rodoso ​​​​la 9-an de oktobro 1940. Post dek tagoj, la ŝiprompita grupo estis savita de la mararmeo de faŝisma Italio kaj alportita al Rodoso. Kiel ne-italoj ili estis traktitaj kiel malamikaj eksterlandanoj. Ili estis internigitaj kaj komence provizore loĝigitaj en tendoj sur sportinstalaĵo gardata de faŝisma milico kaj poste en la garaĝo de armea kazerno.[2]

Kun la komenco de la Greka-itala milito la 28-an de oktobro 1940, Rodoso estis fortranĉita de provizoj kaj la malriĉaj malliberigitoj ne estis adekvate nutritaj en la ĝenerala malsatkatastrofo. Nur post iom da tempo la malliberigitoj ricevis financan subtenon de judaj helporganizoj kiel la itala DELASEM kaj la Usonjuda Kundistribua Komitato. Tamen, kelkaj mortis pro malbona prizorgo kaj loĝigo. La 12-an de februaro kaj la 16-an de marto 1942, entute 494 homoj estis ŝipveturigitaj al Italio al la interna tendaro Ferramonti di Tarsia.[3]

La sorto de la judoj de la insulo Rodoso, kiuj helpis la tendarajn kaptitojn, estas okulfrape alia: en la somero de 1944, pli ol 2 000 homoj de tie estis deportitaj al Auschwitz, nur 150 homoj postvivis la militon.[1]

Papa aŭdienco de Heinz Wisla[redakti | redakti fonton]

Heinz Wisla, unu el la malliberigitoj, ricevis transitan vizon en la somero de 1941, kiu ebligis al li forlasi la landon. Dum sia halto en Romo li povis paroli kun papo Pio la 12-a, pledi por siaj kunkaptitoj kaj poste sendi skriban raporton pri la tendaro. Heinz Wisla poste atribuis la translokigon de la kaptitoj al Ferramonti di Tarsia al la interveno de la papo.[4]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Voigt: Zuflucht auf Widerruf – Exil in Italien 1933-1945 (germane: Rifuĝo laŭ revoko - ekzilo en Italio 1933- 1945), eldonejo Klett-Cotta 1993, volumo 2, ISBN 3-608-91160-X.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 noto pri la bratislava juda atleto Imrich Lichtenfeld, kiu estis en la grupo de fuĝantoj, en la paĝo Secret Bratislava de la retejo Facebook (ruse)
  2. Klaus Voigt: Zuflucht auf Widerruf – Exil in Italien 1933-1945 (germane: Rifuĝo laŭ revoko - ekzilo en Italio 1933- 1945), p. 44 kaj sekvaj
  3. Klaus Voigt: Zuflucht auf Widerruf – Exil in Italien 1933-1945 (germane: Rifuĝo laŭ revoko - ekzilo en Italio 1933-1945), paĝo 46.
  4. William Doino: artikolo Pope Pius XII: Friend and Rescuer of Jews (angle: papo Pio la 12-a Amiko kaj savanto de judoj. En la retejo Inside the Vatican, „Ene de Vatikano“, alirita la 28-an de marto 2017.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • La unua versio de la teksto precipe ekestis surbaze de la koncerna germanlingva vikipedia artikolo en la versio de la 5-a de oktobro 2023, kun aldonaj adaptoj.