Konvento Schlägl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konvento Schlägl
monaĥejoarkivo • religia komunumo
Komenco 1218 vd
Fino 1209 vd
Geografia situo 48° 38′ 10″ N, 13° 58′ 4″ O (mapo)48.636213.9678Koordinatoj: 48° 38′ 10″ N, 13° 58′ 4″ O (mapo)
Lando(j) Aŭstrio vd
Situo Aigen-Schlägl
Adreso Schlägl 1
Konvento Schlägl (Aŭstrio)
Konvento Schlägl (Aŭstrio)
DEC
Konvento Schlägl
Konvento Schlägl
Map
Konvento Schlägl
Retejo Oficiala retejo
vdr
Stift Schlägl - refektorio
Konventa kirko - altarejo

Konvento Schlägl (latine: Plaga, germane: Stift Schlägl, ĉeĥe: Klášter Drkolná[1]) estas premonstrata monakejo en Aigen-Schlägl, Mühlviertel, Aŭstrio. Ĝia abato estas ekde 1989 Martin Felhofer.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konvento en 1674

Ĉirkaŭ 1203/04 ebligitis fare de Kalhoch von Falkenstein monakejfondiĝo ĉe la piedo de Bohemia Arbaro. Malgraŭ klimataj kaj ekonomiaj kondiĉoj malfavoraj la cistercia abato Theoderich kune kun eta grupo da monakoj el Langheim apud Lichtenfels (Supra Frankonio) ekkonstruis la konventon. La unua endokumenta mencio estis en 1204 en fakturo privojaĝa de lia episkopa moŝto Wolfger von Erla el Passau, la unua en 1209. Tiam konfirmitis skribe diversaj rajtoj kaj liberecoj al monaĥejo kaj monaĥejestro. Post la morto de la abato en vintro 1214/15 finiĝis ankaŭ la unua monakejo.

La dua monakejo[redakti | redakti fonton]

En la 9.7.1218 Kalhoch von Falkenstein transdonis la monakejon al premonstratoj el Milevsko. Ili ekkonstruis erojn ĉ. la jaro 1250. Tre malnova parto ĝis nun konserviĝinta estas la romanika kripto. Sub preposto Ulrich (1304-38) fariĝis pligrandiĝoj gravaj, ekz. en la sudo la "Malnova prepostejo". En la mezepoko aldonitis aliaj eroj: preposto Andreas Rieder (1444-81) responsis pri la nuna aspekta de la preĝejo. Defendoturo giganta konstruitis sub preposto Johano la 3-a (1481-1490). Reformacio havis malbonan influon sur la disciplinon enmonakejan kaj tiamaniere ankaŭ al la stato de la konstruaĵoj, tiel ke proposto Crispin Fuck (1609-22) devis mendi diversajn novkonstruojn. Barokiĝo de la kirko komenciĝis sub lia posteulo Wilhelm Capreolus, kio interrompitis pro la Kamparana ribelo post 1626, lia mortojaro, kaj multo detruitis. Rekonstruo iĝis sub preposto Martin Greysing (1627 bis 1665), kiu ne nur barokstiligis la preĝejon sed ankaŭ aldonis konventan alon. Pro siaj meritoj li nomumitis fare de la ĝenerala kapitulo de Prémontré (Aisne) la 6-an de majo 1657 abato kaj la konvento plirangigitis je abatejo.

Sekvis ankoraŭ sep brulegoj, la lasta estis en 1850. En 1852 estiĝis nova biblioteko sur la loko de la malnovaj staloj. Aldonitis al tiu novbarokstila biblioteko en 1898 bildgalerio. La nuna korto fermita finiĝis mure post la konstruo de la lasta uesta alo en la jaro 1853/54.

Personaro[redakti | redakti fonton]

En majo 2018 vivis en la abatejo 39 fratoj, el kiuj 34 faris religia voto religian voton porĉiaman kaj 32 estas pastroj. Tri solenajn profesojn. Tri fratoj faris intertempan voton, du estas novicoj en la unua jaro. Monako el Hamborn (Germanio) estas ekde 1981 konventualo en Schlägl. Rupert Gottfried Frieberger famis kiel orgenisto kaj komponisto. Animzorgado faratas fare de la abatejanoj en multegaj komunumoj de la distriktaro[2], konkrete en 8 propraj, 16 episkopaj kaj 2 al la Floriano-konvento en Linz apartenantaj paroĥujoj, kaj ankaŭ en la malsanulejo de Rohrbach. Plue ekzistas instruadaj devoj por la monakoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Konventa bierfarejo, 2013

En la kuro de la tempo la monakejo ricevis havaĵojn kaj donacitaĵojn kiuj garantias al la abatejo sendependeco kaj tempo por vere edifa vivo. De tio profitis kaj profitas memkompreneble ankaŭ la tuta regiono. Eĉ kvar sektoroj pri kiu baziĝas hodiaŭ la bonstato monakeja:

  • Bierfarejo: ekde 400 jaroj faritis en la konvento bonega biero; hodiaŭ ĝi estas la ununura konventa bierfarejo en tuta Aŭstrio.
  • Forstoj: la monakejo havas ĉ. 6500 hektarojn da arbaro. La plejparto ĝia troviĝas en la aŭstria parto de Bohemia Arbaro kaj donacitis fare de la Rosenberg-oj en 1264 respektive aĉetitis en 1522.
  • Seminarioj: la kongresa centreto havas 25 ĉambrojn kaj 4 prelegejoj kun moderna ekipaĵo. Bonvenas ankaŭ gastoj nekongresanaj.
  • Gastronomio: la restoraciaro de la konvento radikas en regionaj tradicio kaj naturo. Por multaj okazoj malfermitas la pordoj.

Ekde 1924 gastiĝas enkonvente agrikultura faklernejo kiu ricevis en 1930 propran konstruaĵon. En la 29.4.1941 la monakejo malfondiĝis fare de la nazioj. Post la Dua mondmilito abato Cajtan Lang antaŭenpuŝis restaŭradon de la tuta kompleksaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]