El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kosino
|
Kosino, ukraine, rutene kaj ruse Косино, slovake Kosino, hungare Kockaszállás [kockasAlAŝ] estas ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve, en municipo de Obava.
Ĝis Traktato de Trianon Kockaszállás apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de la disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Kosino/Kockaszállás. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.