Kostarika Termika Kupolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satelita bildo de la Kostarika Termika Kupolo

La Kostarika Termika Kupolo estas biodiversa mara suprenfluo, kies diametro varias de 300 ĝis 1 000 km, troviĝanta okcidente de Centra Ameriko en la Tropika Orienta Pacifiko. Pro la interago de ventoj kaj marfluoj, profundaj akvoj tiriĝas al la supraĵo kupolforme. Tiuj akvoj estas malvarmaj kaj riĉaj je nutraĵo kaj forpuŝas la pli varmajn kaj nutre malriĉajn. La abundo de nutraĵo vivtenas altan biodiversecon.

Oceanografio[redakti | redakti fonton]

La Kostarika Termika Kupolo konsistas el suprenfluo de malvarma akvo riĉa je nutraj substancoj el la marprofundo. Ĝin kaŭzas parte la kirla movo de tri marfluoj ĉirkaŭ ĝi: sude la orienten fluanta Ekvatora Kontraŭfluo; oriente, apud la centramerika marbordo, la nordokcidenten fluanta Kostarika Fluo; kaj norde la okcidenten fluanta Norda Ekvatora Fluo. Malsame de aliaj similaj suprenfluoj, ankaŭ rolas forta ventofluo (Blovo Papagayo), kiu de novembro ĝis julio transiras Centramerikon el la nordoriento super la Lago de Nikaragvo kaj la ebenejoj de norda Kostariko, forblovante bordan akvon kaj faciligante la leviĝon de profunda akvo.

La grando kaj situo de la kupolo varias laŭ jara ciklo. Ĝia centro troviĝas averaĝe ĉe latitudo 9°N, longitudo 90°W, okcidente de la marbordo de Kostariko kaj Nikaragvo. La longa akso de la kupolo estas paralela al la Ekvatora Fluo kaj Ekvatora Kontraŭfluo. La termoklino estas averaĝe nur 15 m profunda ĉe la pinto de la kupolo, dum ĝia profundeco en la varmaj fluoj al la nordo kaj sudo estas 30–40 m. Ĝi estas plej malgranda kaj plej proksima al la bordo en februaro kaj marto, kaj plej granda kaj plej malproksima de la bordo inter aŭgusto kaj novembro. La fenomeno La Niña eĉ pli proksimigas malvarman akvon al la supraĵo, rezultigante aparte viglan kreskon de fitoplanktono, sed El Niño malhelpas la fitoplanktonon, tenante la malvarman akvon sub la limo de la luma zono. Malgraŭ sia nomo, la Kostarika Termika Kupolo ne apartenas al Kostariko; la centro estas en internacia maro, kaj en la monatoj kiam ĝi estas plej granda, partoj de ĝi atingas la ekonomiajn ekskludajn zonojn de Kostariko, Nikaragvo, Salvadoro, kaj Gvatemalo.[1][2][3]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La nutraj substancoj, kiujn la suprenfluanta akvo enhavas, estas uzataj de abunda fitoplanktono. Aparte gravaj estas cianobakterioj de la genroj Synechococcus kaj Prochlorococcus, kiuj pro la alta kvanto de kobalto en la akvo atingas pli altajn densecojn en la Kostarika Termika Kupolo ol ie ajn en la mondo. La totala denseco de klorofilo estas plej granda dum la norda somero kaj en profundeco de 15–25 m.

Kopepodoj estas 3-14 fojojn pli abundaj en la Kostarika Termika Kupolo ol en la ĉirkaŭa maro. Iuj manĝas fitoplanktonon kaj vivas plej dense en profundo de 25–35 m, tuj super la termoklino, kie ili manĝas la fitoplanktonon. Aliaj kopepodoj filtras partiklojn el la akvo en profundo de 250-350 metroj, tuj super la senoksigena mara zono (SMZ). Kriloj estas la dua plej abunda grupo de zooplanktono. Precipe super la termoklino oftas fiŝidoj, inklude marbordajn speciojn, kies idojn portas oceanen akvo pelata de la Blovo Papagayo. La zono 550–600 m profunda, tuj sub la SMZ, ankaŭ estas loĝata de diversaj specoj de zooplanktono.

Diversaj fiŝoj manĝas la zooplanktonon, ekzemple miktofedoj, kiuj kutime loĝas ĉirkaŭ la SMZ dum la tago kaj amase migras supren dum la nokto, kaj la rajo Mobula japanica. Kaj la idoj kaj la plenkreskuloj de la miktofedo Diogenichthys laternatus estas oftaj. La granda tinusa loĝantaro estas atakata de fiŝkaptaj ŝipoj. Ŝarkoj kaj velfiŝoj migras inter la kupolo kaj la marbordo. Diversaj cetacoj ĉeestas, rimarkinde bluaj balenoj, kiuj manĝas la krilojn, kaj delfenoj, kiuj manĝas malgrandajn fiŝojn kaj cefalopodojn. La granda kalmaro Dosidicus gigas ŝajne migras al la Kostarika Termika Kupolo por demeti siajn ovojn.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kostarika Termika Kupolo estis malkovrita en 1948 per batitermografoj sur ŝipoj veturantaj de Kalifornio al Panamo. La sciencisto Townsend Cromwell nomis ĝin en 1958. Ĝi estis studita per pluraj sciencaj esploroj por helpi la lukran ĉasadon de tinusoj.[4]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La kupolo estas unu el la ĉefaj tinuskaptejoj de la mondo. Tinuskaptado ankaŭ mortigas plurajn aliajn bestojn per kromkaptado; laŭ ekologia perspektivo la plej gravaj minacoj estas la mortigado de bekfiŝoj, kiu okazas laŭ biologie nedaŭrigebla intenso, kaj de malrapide generantaj specioj kiel delfenoj, ŝarkoj, kaj rajoj. Oni ankaŭ ĉasas la kalmaron Dosidicus gigas.

La alta kvanto de ŝipoj, kiuj trairas la la Kostarikan Termikan Kupolon irante al aŭ de la Panama Kanalo, konsistigas kolizian riskon por balenoj, delfenoj, kaj martestudoj. La efikoj de tutmonda varmiĝo al la ekologio de la kupolo estas malfacile antaŭdireblaj, sed verŝajne estos gravaj.[1]

La ekologia graveco de la Kostarika Termika Kupolo estas internacie agnoskata. En 2014 konferenco de la partioj de Interkonsento pri Biologia Diverseco deklaris la Suprenfluan Sistemon de Papagayo, kiu parte koincidas kun ĝi, Ekologie aŭ Biologie Grava Mara Areo. Faka metiejo en 2015 taksis la Kostarikan Termikan Kupolon prioritata loko por iĝi Monda Heredaĵo de Unesko. En 2014, la NRO Mission Blue deklaris ĝin Esperejo. Tamen konservi ĝin restas komplike pro la manko de kontentiga jura kadro por konservado en la internacia maro.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Jiménez, Jorge A.. (2016) El Domo Térmico de Costa Rica: Un oasis de productividad frente a las costas del Pacífico Centroamericano. San José: Fundación MarViva. ISBN 978-9968-9605-9-5.
  2. 2,0 2,1 Ross Salazar, Erick. (2019) Atlas Domo Térmico de Costa Rica. San José: Fundación MarViva. ISBN 978-9930-9599-7-8.
  3. Fielder, Paul. (2001) The annual cycle and biological effects of the Costa Rica Dome. La Jolla: Pergamon.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-09-22. Alirita 2022-03-16.