Interkonsento pri Biologia Diverseco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dokumento.

La Interkonsento pri Biologia Diverseco, angle Convention on Biological Diversity (CBD), konata neformale kiel la Biodiverseco-Interkonsento, estas internacia laŭleĝe deviga traktato kiu estis kontraktita dum kongreso en Rio-de-Ĵanejro la 5-an de junio 1992. Tiu interkonsento havas tri ĉefajn celojn:

  1. konservado de biologia diverseco (aŭ "biodiverseco");
  2. daŭrigebla uzo de ĝiaj komponantoj; kaj
  3. justa kaj aprobinda samhavo de avantaĝoj ekestiĝantaj de genetikaj resursoj

En aliaj vortoj, ĝia celo estas disvolvi naciajn strategiojn por la konservado kaj daŭrigebla uzo de biologia diverseco. Ĝi ofte estas vidita kiel la ŝlosilo-dokumento koncerne daŭripovon. La kongreso estis malfermita por subskribo ĉe la Tero Pintkunveno en Rio-de-Ĵanejro la 5-an de junio 1992 kaj ratifita la 29-an de decembro 1993. 2010 estis la Internacia Jaro de la Biodiverseco. La Sekretariejo de la Biodiverseco Interkonsento estis la fokuso por la Internacia Jaro de la Biodiverseco.

Dum la Deka Konferenco de Partioj (angla mallongigo : COP10) de la Biodiverseco Interkonsento en oktobro 2010 en Nagojo (Japanujo), la Nagoja Protokolo estis aprobita[1]. La 22-an de decembro 2010, la Unuiĝintaj Nacioj deklaris la periodon ekde 2011 ĝis 2020 kiel la UN-Jardekon pri Biodiverseco. Ĝi, do, sekvis rekomendojn de la subskribintoj dum COP10 en Nagojo en oktobro 2010.

Pri la Interkonsento[redakti | redakti fonton]

La Interkonsento agnoskis por la unua fojo en internacia juro ke la konservado de biodiverseco estas "komuna koncerno de la homaro" kaj estas integrita parto de la evoluado. La Interkonsento kovras ĉiujn ekosistemojn, speciojn, kaj genetikajn resursojn. Ĝi ligas tradiciajn konservadoklopodojn al la ekonomia celo de daŭrigebla uzado de biologiaj resursoj. Ĝi fiksas principojn por la justa kaj aprobinda disdonado de la avantaĝoj ekestiĝantaj de la uzo de genetikaj resursoj, precipe tiuj destinitaj por komerca uzo. Ĝi ankaŭ kovras la rapide disetendiĝantan kampon de biotekniko tra sia Kartagena Protokolo pri Biosekureco alparolante teknologian evoluigon kaj translokigon, profito-disdonadon kaj biosekurecajn temojn. Grave, la Interkonsento laŭleĝe ligas; landoj ("partioj") kiuj subskribas ĝin havas devon efektivigi ĝiajn kondiĉojn.

La Interkonsento memorigas decidantojn ke krudmaterialoj ne estas senfinaj kaj starigas filozofion de daŭrigebla uzo. Dum pasintaj konservado klopodoj estis direktitaj al protektado de specialaj specioj kaj vivejoj, la Interkonsento agnoskas ke ekosistemoj, specioj kaj genoj devas esti uzitaj por la avantaĝo de homoj. Tamen, tio devus esti ne tiele farita kaj ne tiel rapide ke ĝi je longa tempospaco kondukas al malkresko de biodiverseco.

La Interkonsento ankaŭ ofertas decidantokonsiladon bazitan sur la principo de antaŭzorgo kiu kie ekzistas minaco de signifa redukto aŭ perdo de biodiverseco, manko de plena scienca certeco ne devis esti utiligita kiel kialo de prokrastado de iniciatoj eviti aŭ minimumigi tian minacon.

La Interkonsento agnoskas ke grandaj investoj estas postulataj por konservi la biodiversecon. Ĝi argumentas, aliflanke, ke konservado enspeze alportos al ni signifajn mediajn, ekonomiajn kaj sociajn avantaĝojn.

La Interkonsento volus forigi iajn formojn de geo-inĝenierado [2].

Temoj de la Interkonsento[redakti | redakti fonton]

Iom el la multaj temoj traktitaj de la Interkonsento inkludas:

  • Iniciatoj kaj instigoj por la konservado kaj daŭrigebla uzo de biodiverseco.
  • Reguligita aliro al genetikaj resursoj kaj tradicia scio, inkluzive de antaŭa informita konsento de la partio disponiganta resursojn.
  • Partoprenado, laŭ justa kaj aprobinda maniero, en la rezultoj de esplorado kaj disvolviĝo kaj en la avantaĝoj ekestiĝantaj de la komerca kaj alia utiligo de genetikaj resursoj kie la kontraktanto disponigas tiajn resursojn ( registaroj kaj/aŭ lokaj komunumoj kiuj disponigis la tradician scion aŭ biodiversecoresursojn utiligitajn ).
  • Aliro al kaj translokigo de teknologio, inkluzive de biotekniko, al la registaroj kaj/aŭ lokaj komunumoj kiuj disponigis tradician scion kaj/aŭ biodiversecoresursojn.
  • Teknika kaj scienca kunlaboro.
  • Efiko-taksado.
  • Eduko kaj publika konscio.
  • Kondiĉo de financaj resursoj.
  • Nacia raportado pri klopodoj efektivigi traktatengaĝiĝojn.

Kartagena protokolo[redakti | redakti fonton]

La Kartagena Protokolo pri Biosekureco de la Interkonsento, ankaŭ konata kiel la Biosekureco Protokolo, estis adoptita en januaro 2000. La Biosekureco Protokolo celas protekton de la biodiverseco de la potencaj riskoj prezentitaj per vivantaj modifitaj organismoj rezultiĝantaj el moderna biotekniko.

La Biosekureco Protokolo komprenigas ke produktoj de novaj teknologioj devas esti bazitaj sur la antaŭzorga principo kaj permesi al evoluigantaj nacioj balanciĝon de popola sano kaj ekonomiaj avantaĝoj. Ĝi ekzemple toleras ke lando malpermesas importadon de genetike modifita organismo se ĝi sentas ke ekzistas ne sufiĉe da scienca provo ke la produkto estas sekura. Ĝi ankaŭ postulas ke eksportistoj etikedu sendaĵojn kiuj entenas genetike ŝanĝitajn krudvarojn kiel ekzemple maizokotono.

La postulita nombro da 50 ratifikintaj landoj estis atingita en majo 2003. Laŭ la kondiĉoj de sia artikolo 37, la Protokolo validiĝis la 11-an de septembro 2003.

Tutmonda strategio por planto-konservado[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2002, la partioj de la UN CBD adoptis la rekomendojn de la Gran Canaria Deklaracio alvokante por Tutmonda Planta Konservado Strategio, kaj adoptis dekses-punktan planon celante bremsi la rapidecon de planto-malaperoj tra la mondo antaŭ 2010.

Partioj[redakti | redakti fonton]

193[3] - Afganujo, Albanujo, Alĝerio, Angolo, Antigvo-Barbudo, Argentino, Armenujo, Aŭstralio, Aŭstrujo, Azerbajĝano, Bahamoj, Barato, Barejno, Bangladeŝo, Barbado, Belgujo, Belizo, Belorusujo, Benino, Birmo, Bolivio, Bosnujo kaj Hercegovino, Botsvano, Brazilujo, Britujo, Brunejo, Bulgarujo, Burkino, Burundo, Butano, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ĉilio, Ĉinujo, Demokratia Respubliko Kongo, Ebur-Bordo, Ĉeĥujo, Danujo, Dominiko, Domingo, Ekvadoro, Egiptujo, Ekvatora Gvineo, Eritreo, Estonujo, Etiopujo, Eŭropa Unio, Federacio de Mikronezio, Fiĝio, Filipinoj, Francujo, Gabono, Gambio, Germanujo, Ganao, Grekujo, Grenado, Ĝibutio, Gvatemalo, Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Gujano, Haitio, Hispanujo, Honduro, Hungarujo, Islando, Indonezio, Irano, Irako, Irlando, Israelo, Italujo, Jamajko, Japanujo, Jemeno, Jordanio, Kabo-Verdo,Kamboĝo, Kameruno, Kanado, Kartvelujo, Kataro, Kazaĥujo, Kenjo, Kipro, Kirgizujo, Kiribato, Kolombio, Komoroj, Kostariko, Kroatujo, Kubo, Kukinsuloj, Kuvajto, Laoso, Latvujo, Libano, Lesoto, Liberio, Libio, Liĥtenŝtejno, Litovujo, Luksemburgo, Makedonujo, Madagaskaro, Malavio, Malajzio, Maldivoj, Malio, Malto, Marŝala Insularo, Maŭritanio, Maŭricio, Meksiko, Moldavo, Monako, Mongolujo, Montenegro, Maroko, Mozambiko, Namibio, Nauro, Nepalo, Nederlando, Nikaragvo, Niĝero, Niĝerio, Niuo, Nord-Koreujo, Norvegujo, Novzelando, Omano, Orienta Timoro, Pakistano, Palaŭo, Panamo, Papuo-Novgvineo, Paragvajo, Peruo, Polujo, Portugalujo, Respubliko Kongo, Ruando, Rumanujo, Rusujo, Samoo, Sankta-Kito kaj Neviso, Sankta Lucio, Sankta Vincento kaj la Grenadinoj, San-Marino, Sao-Tomeo kaj Principeo, Sauda Arabujo, Sejŝeloj, Senegalo, Serbujo, Siera-Leono, Singapuro, Salomonoj, Salvadoro, Sirio, Slovakujo, Slovenujo, Somalujo, Sri-Lanko, Sud-Afriko, Sud-Koreujo, Sudano, Suomujo, Surinamo, Svazilando, Svedujo, Svisujo, Taĝikujo, Tanzanio, Tajujo, Togo, Tongo, Trinidado kaj Tobago, Tunizio, Turkujo, Turkmenujo, Tuvalo, Ugando, Ukrainujo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Urugvajo, Uzbekujo, Vanuatuo, Venezuelo, Vjetnamujo, Zambio, Zimbabvo.

Ne-partioj[redakti | redakti fonton]

Andoro, Apostola Seĝo kaj Usono. Usono subskribis, sed ne ratifis la traktaton [4].

Internaciaj societoj starigitaj de la Interkonsento[redakti | redakti fonton]

La Konferenco de la Partioj (angla mallongigo : COP) estas la estraro de la Interkonsento. Ĝi konsistas el ĉiuj registaroj (kaj regionaj ekonomiaj integriĝo-organizaĵoj) kiuj ratifis la traktaton. Tiu plej alta aŭtoritato pridiskutas la atingitan progreson sub la Interkonsento, identigas novajn prioritatojn, kaj preparas laborplanojn por la membroj. La COP ankaŭ povas fari amendojn al la Interkonsento, krei fakulajn konsilajn societojn, revizii progresoraportojn de membronacioj, kaj kunlabori kun aliaj internaciaj organizaĵoj kaj interkonsentoj.

La Konferenco de la Partioj uzas kompetentecon kaj subtenon de pluraj aliaj societoj kiuj estas starigitaj fare de la Interkonsento. Aldone al komisionojmekanismoj starigitaj sur ad hoc bazo, du ĉefaj organoj estas:

Sekretariejo : La CBD-Sekretariejo estas establita en Montrealo kaj ĝi funkcias sub la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝiaj ĉefaj taskoj estas aranĝi renkontiĝojn, redakti skizodokumentojn, helpi membroregistarojn en la efektivigo de la laboroprogramo, kunlabori kun aliaj internaciaj organizaĵoj, kolekti kaj disvastigi informojn.

Subtena societo por Scienca, Teknika kaj Teknologia Konsilo (angla mallongigo : SBSTTA) : La SBSTTA estas komisiono kiu konsistas el fakuloj de membro-registaroj kompetentaj en signifaj kampoj. Ĝi ludas ŝlosilan rolon en farado de rekomendoj al la COP pri sciencaj kaj teknikaj temoj.

La 13-a renkontiĝo de la Subtena societo por Scienca, Teknika kaj Teknologia Konsilo ( SBSTTA-13 ) okazis ekde la 18-a ĝis la 22-a de februaro 2008 ĉe la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO) en Romo, Italujo. SBSTTA-13-delegitoj renkontiĝas en la Komisiono de la Tutaĵo en la mateno por pretigi kaj adopti rekomendojn koncerne la enprofundiĝo de la labor-programoj pri agrikultura kaj arbara biodiversecoj kaj pri la vidpunkto de SBSTTA por la konsidero de novaj kaj elmergiĝantaj temoj.

Oni kunvenis en la posttagmezo por adopti rekomendojn pri biodiverseco de landinternaj akvoamasoj, mara biodiverseco, invadaj specioj kaj biodiverseco kaj klimata ŝanĝo. La nuna direktanto de la SBSTTA estas Dr-o Asghar Mohammadi Fazel.

Landa efektivigo[redakti | redakti fonton]

Naciaj Biodiverseco-Strategioj kaj Agado-Planoj[redakti | redakti fonton]

La plej multaj el la partioj establis Naciajn Biodiverseco-Strategiojn kaj Agado-Planojn ( NBSAP ) por efektivigi la Interkonsenton. Ekzemple, Britujo, Novzelando kaj Tanzanio aranĝis kompleksajn respondojn por konservi individuajn speciojn kaj specifajn vivejojn. Usono, subskribinto kiu ankoraŭ ne ratifis la traktaton [5], produktis unu el la plej ĝisfundaj efektivigo-programoj tra speciorestarigaj programoj kaj aliaj mekanismoj jam ekzistantaj en la usona specio-konservado.

Singapuro ankaŭ estas redaktinta detalan Nacian Biodiverseco-Strategion kaj Agado-Planon. La Nacia Biodiverseco Centro de Singapuro reprezentas Singapuron en la Interkonsento pri Biologia Diverseco.

Naciaj raportoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ artikolo 26 el la traktato, la partioj ellaboras naciajn raportojn pri la stato de efektivigo de la Interkonsento.

Administra sekretario al la Interkonsento[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa administra sekretario estas Dr-o Ahmed Djoghlaf, kiu akceptis tiun funkcion la 3-an de januaro 2006.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Davis, K. 2008 : A CBD manual for botanic gardens English version, Italian version Botanic Gardens Conservation International (BGCI)
  • nederlande Van Hoorick, Geert 1997 : Internationaal en Europees Natuurbehoudsrecht. De Verdragen, de Europese Verordeningen en Richtlijnen en hun Tenuitvoerlegging in België en Nederland. Intersentia Rechtswetenschappen, Antwerpen-Groningen, 381 pp., 165-182. ISBN 90-5095-019-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio