Krüselinsee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krüselinsee
lago
Situo distrikto Meklenburga Lagaro
Ĉefaj fontoj subtere de Dreetzsee
Ĉefaj elfluoj Küstriner Bach
Bordaj lokoj Krüseliner Mühle
Datenoj
Koordinatoj 53° 16′ 31″ N, 13° 25′ 18″ O (mapo)53.27517222222213.42168888888974.2Koordinatoj: 53° 16′ 31″ N, 13° 25′ 18″ O (mapo)
Krüselinsee (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
Krüselinsee (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DEC
Krüselinsee
Krüselinsee
Map
Krüselinsee
Supermara alteco 74,2 m ü. NHN
Surfaca areo 63 ha[1]
Maksimuma longo 1,740 km[1]
Maksimuma larĝo 679 m[1]
Akva volumeno 5 420 000 m³[1]
Maksimuma profundo 18,7 m[1]
Averaĝa profundo 8,6 m[1]
pH-valoro 8,3
vdr

La Krüselinsee en Meklenburgo-Antaŭpomerio situas en la distrikto Meklenburga Lagaro en la oriento de Meklenburgo en naturparko kaj samnoma komunumaro Feldberger Seenlandschaft ("laĝa pejzaĝo de Feldberg"). La lago longas 1700 metrojn kaj larĝas 650 metrojn en la nordo kaj 300 metrojn en la sudo.

Tiu lago estas la plej pura lago de la feldbergaj lagoj kun videbleco ĝis profundeco de 12 metroj. Ĝi estas akvigata per fontoj de la lago Dreetzsee, kiu situas 9 metrojn pli alte. La orienta bordo de la lago apartenas al la federacia lando Brandenburgio. La lago senakviĝas pere de la rojo Küstriner Bach, kiu tra la lago Kleiner Mechowsee kaj Großer Mechowsee fluas en direkto de la lagoj de Lychen kaj la rivero Havelo plu al la Norda Maro. En la norda parto troviĝas malgranda insulo. Ĉe la suda fino troviĝas malgranda setlejo Krüseliner Mühle. La lagobordo estas tre monteta; la orienta kaj norda bordo estas arbarokovritaj.

La lago apartenas al naturprotekta areo nomata "Naturschutzgebiet Krüselinsee und Mechowseen".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Dokumentado pri la stato kaj evoluo de la plej gravaj lagoj de Germanio: Parto 2 Meklenburgio-Antaŭpomerio (PDF; 3,5 MB) germane "Dokumentation von Zustand und Entwicklung der wichtigsten Seen Deutschlands: Teil 2 Mecklenburg-Vorpommern"